Paralakso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo de paralakso

Paralakso ĝenerale estas ŝanĝo de aspekta loko de iu objekto relative al malproksima fono pro moviĝo de vidpunkto.

En astronomio, la fenomeno estas uzata por mezuri distancojn. Pro la grandaj distancoj en la spaco, ĉi tiu metodo povas esti uzata nur por relative proksimaj steloj, aŭ por la planedoj de la sunsistemo.

Astronomo Giovanni Cassini estis la unua kiu provis mezuri distancon al planedo uzante la paralaksan metodon. En 1672 li mezuris la distancon al Marso sendante sian asistanton Richter al Franca Gujano, por fari samtempan mezuradon de la pozicio de Marso kontraŭ la fono de malproksimaj steloj.

Uzante la distancon inter Parizo kaj Franca Gujano kiel bazlinion, li povis determini ke la distanco en la tempo de mezurado estas 21 700 Terradioj. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]