Juliano (imperiestro)
Juliano | ||
---|---|---|
romia imperiestro | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Flavius Claudius Iulianus | ||
Naskiĝo | 17-an de novembro 331 en Konstantinopolo | |
Morto | 26-an de junio 363 (31-jara) en Mezopotamio | |
Mortis pro | mortis en batalo [#] | |
Tombo | Tarsus [#] | |
Lingvoj | antikva greka [#] | |
Ŝtataneco | Roma regno [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Konstantena dinastio [#] | |
Patro | Julius Constantius [#] | |
Patrino | Basilina [#] | |
Gefratoj | Daughter of Julius Constantius • Constantius Gallus [#] | |
Edz(in)o | Helena [#] | |
Infanoj | Flavius [#] | |
Parencoj | Procopius • Flavius Dalmatius • Flavius Hannibalianus • Konstanteno la Granda • Konstancio la 2-a • Helena • Faŭsta • Flavius Hannibalianus • Dalmatius • Constantius Gallus • Constantina • Konstanteno la 2-a • Constans • Flavia Julia Konstantia • Licinio • Licinius II [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto • filozofo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |

Juliano la Apostato, latine Flavius Claudius Iulianus cognomine Apostata, estis romia imperiestro de 361 ĝis 363.
Juliano naskiĝis 331 kaj estis filo de Julius Constantius kaj frato de imperiestro Konstantino. Li estis edukita de Eŭzebio, episkopo de Nikomedio kaj poste patriarko de Konstantinoplo. Konstancio la 2-a igis lin cesaro, t. e., kromprinco en 355.
Li venkis alemanojn kaj frankojn en Gaŭlio 361 kaj estis proklamita imperiestro de siaj soldatoj, ĉar lia patro mortis antaŭ du jaroj kaj lia frato regis.
Li intencis restarigi la tradician romian religion per edikto de Milano, pro tio la kristanoj nomis lin "Apostato". Li estis tre saĝa homo, kiu multe legis grekajn aŭtorojn kaj opiniis kristanan religion tre malsupera al malnova filozofio. Li volis imiti Aleksandron kaj atakis la persojn, en tiu batalo li mortis.