Edikto de Milano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kapskulptaĵo de Konstantino, unu de la subskribintoj de la edikto de Milano.

La Edikto de Milano estis fakte letero subskribita de la imperiestroj Konstantino kaj Licinio, respektive estroj de la Okcident-Romia Imperio kaj de la Orient-Romia Imperio, kiu proklamis religian toleron en la Romia Imperio. La letero estis disvastigita en la jaro 313, iom post la konkludo de la persekutado fare de Diokleciano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Edikto de Milano[1] estis subskribita en la jaro 313, de la nomoj de ambaŭ imperiestroj de la tiama Romia Imperio, nome Konstantino la 1-a, kiu regis la okcidentan parton de la Imperio, kaj Licinio, kiu regis la orientan. La du augusti estis en Milano por celebri la nupton de la fratino de Konstantino kun Licinio.

Restaĵoj de la Imperia Palaco de Mediolanum (Milano).

Antaŭa edikto pri tolero jam estis proklamita de la imperiestro Kajo Galerio el Serdica kaj publikigita en Nikomedio la 30an de aprilo de la 311. Laŭ ĝi jam la kristanoj, kiu estis sekvintaj kapricajn tendencojn kontraŭ la "institucioj de la antikveco", ricevis pardonon kaj oni sekurigis iliajn vivojn kaj havaĵojn. De tiam ili ne devis jam akcepti la diecon de la imperiestroj.

La edikto fakte ne estis enskribita sur ŝtono. Tamen ĝi estis kolektita en historia verko de religia temaro nome De mortibus persecutorum ("Pri la mortoj de la persekutantoj"), de Laktancio, kiu kopias la latinajn tekstojn kaj de la Edikto de Tolerigo de Galerio kiel oni publikigis en Nikomedio la 30an de aprilo de 311, kaj de la letero de Licinio pri tolero kaj redono direktita al la guberniestro de Bitinio, datita ankaŭ en Nikomedio la 13an de junio de 313. Eŭsebio de Cesareo tradukis ambaŭ al la greka en sia Historio de la Eklezio (Historia Ecclesiastica). Lia versio de la letero de Licinio povus deveni el kopio en Palestino (probable ĉe Cesareo) en malfrua somero aŭ frua aŭtuno de la jaro 313, sed la origino de lia kopio de la edikto de Galerio de 311 ne estas konata, ĉar ŝajne tiu ne estis proklamita en Palestino.

Konstantino estis la reganto de la okcidentaj partoj de la Romia Imperio kaj kvankam lia interveno en la disvastigo de la edikto laŭ la fontoj estis ne tiom rekta, en Okcidenta Eŭropo, ĉar la edikto estis subskribita en Milano, oni rilatis historie al Konstantino la gravon de la edikto kaj de ties sekvo por la estonteco de la kristanismo

Sekvo[redakti | redakti fonton]

La kristanoj jam povis nekaŝite disvastigi sian religion kaj plej grave por la estonteco havi malferme havaĵojn, domojn, preĝejojn, templojn kaj sidejojn. La infrastrukturo de la tiama eklezio rapide disvastiĝis kaj rapide anstataŭis tiun de la ĝis tiam oficiala paganismo.

Tamen la forto de la tiamaj kristanoj ankoraŭ ne estis tiom grava kiom oni disvastigis poste. Lau franclingva libro[2], la kristanoj ne estis en 312 pli ol 4–5 % de la tuta loĝantaro de la Imperio. En Romo, probable la plej kristanigita urbo de Italio, nur 10 % estus kristanoj, en Egiptio ĉirkaŭ 20 %, en Azio 33 %, en Nordafriko de 10 ĝis 20 %, En Hispanio eble simile laŭ regionoj, en Gaŭlio multe malpli ol 10 %.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 313 L’Editto di Milano. Da Costantino ad Ambrogio, un cammino di di fede e libertà, San Paolo, 2013. (Oni memorigas ke Konstanteno alprenis kromajn decidojn favorajn al kristanismo: en 313 li “sanktigas” la Dimanĉon ĝin farante deviga festtago; en 324 perleĝe malpermesas magiojn kaj certajn paganajn ritojn, fermas templojn kaj malebligas ke dum la ludoj oni buĉoferu la mortkondamnitojn; en 326 promulgis leĝon punantan la adulton kaj malpermesantan konduki hejmen konkubinojn, establas ke judoj ne povu konverti sklavojn kaj praktiki sur ili cirkumcidon. Kun Konstanteno, la klerikaro akiras altan rangan socian pozicion, altirante ankaŭ pro tio la plejbonajn inteligentojn de la imperio.)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teksto de la Edikto raportita, aŭ resumita, de Laktancio: “Kiam ni, Konstantino Aŭgusto kaj Licinio Aŭgusto, feliĉe kunvenis najbare de Milano, kaj pridiskutis ĉion kio koncernas la publikan bonon kaj publikan sekurecon, jeno estis kio al ni ŝajnis grandan utilon por la popolo, precipe ke oni ordigu la aferojn koncernantajn la kulton al la diaĵo, kaj ke oni koncedu ankaŭ al la kristanoj, kiel al ĉiuj, la liberon praktiki la religion preferatan, por ke kiu ajn estu la ĉiela diaĵo ĝi volu esti bonvolema kaj favora al niaj aferoj kaj al tiuj de ĉiuj niaj regatoj. Ni tial juĝis per tiu sava decido kaj korekta dekreto. ke ne estu malpermesite al iu ajn la liberan rajton adheri, kaj al la kredo de la kristanoj, kaj al tiu religio kiun ĉiu juĝas la plej taŭgan al si mem”. (Paolo Biscottini, Avvenire, 23-a de septembro de 2012.
  2. Robin Lane Fox, Païens et chrétiens : La religion et la vie religieuse dans l’Empire romain de la mort de Commode au Concile de Nicée, Presses Universitaires du Mirail, 1997.