Gaeta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gaeta
GaetaPanorama.JPG
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Lazio.svg Latio (2017)
Provinco LT Latino (2017)
Geografia situo 41° 13′ N, 13° 34′ O41.21666666666713.566666666667Koordinatoj: 41° 13′ N, 13° 34′ O
Alto super marnivelo 2 m
Areo 28,48 km²
Loĝantaro 20876 (2015)
Loĝdenso 715 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Arenauta, Ariana, Fontania, Porto Salvo, Sant'Agostino, Sant'Erasmo, San Vito, Serapo
Najbaraj komunumoj Formia, Itri
Patrono Sankta Erasmo, Marciano
Festa tago 2-a de junio
Nomo de loĝantoj (itale) gaetani
Poŝtkodo 04024
Imposta kodo D843
Kodo laŭ ISTAT 059009
Telefona prefikso 0771
Retpaĝo http://www.gaeta.it/
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Gaeta (ga'eta) estas komunumo en Latio kaj situas en la sudo de la provinco Latina. Ĝi estas sidejo arkepiskopa kaj situas ĉe la samnoma golfo de la Tirena maro. Ĝi foras ĉ. 120 km de Romo kaj 80 km de Napolo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vergilio mencias Gaeta-n (Caieta) en la Eneido.[1] Laŭ li la nomo de la urbo devenas de la nomo de tiu fama virino, tamen Strabono asertas ke ĝi pli verŝajne devenas de la greka vorto kaieta kun la signifo de "golfo".

Dum la Mezepoko Gaeta iĝis eta duklando, teorie parto de la Bizanca imperio, kaj de 839 ĝis 1140 Mara Respubliko. En 1140 Gaeta falis sub la kontrolo de la Normanoj. Dum ĉirkaŭ 7 jarcentoj ĝi restis parto de la suditalaj reĝlandoj (Reĝlando de Napolo, Reĝlando de la du Sicilioj kaj similaj).

En 1861 ĝuste en Gaeta la lasta reĝo de la du Sicilioj, Francesco II kapitulacis; lia reĝlando kaj sekve ankaŭ Gaeta iĝis parto de la naskiĝanta Reĝlando de Italio (ekde 1947 respubliko).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Katedralo de sankta Erasmo kaj Marciano kaj sankta Maria Ĉielenprenita, havanta tre longan historion. Inaŭgurita en 1106, dufoje grave disrompita (en 1231 de tertremo kaj en 1943 de bomboj), ĝi estis plurfoje rearanĝita aŭ refarita. Ĝia turo (campanile) estas ankoraŭ preskaŭ la sama kiel je la fino de la 13-a jarcento.
  • Sanktejo de la Sanktega Triunuo, ankaŭ nomata "Sanktejo de la Fendita Monto" (Santuario della Montagna Spaccata)
  • Sanktejo de sankta Maria de la Anunciacio
  • Templo de sankta Francisko
  • Kastelo
  • Maŭzoleo de Lucio Munatio Planko, romia tombego

Notoj kaj bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. latine Publius Vergilius Maro, Aeneis, libro 7-a, 1-2: Tu quoque litoribus nostris, Aeneia nutrix, aeternam moriens famam, Caieta, dedisti, t.e. "Ankaŭ vi, Kajeta, nutristino de Eneo, donis mortante eternan famon al niaj marbordoj".