Aprilia - prononco [ApRILja] - estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regionoLatio kaj en la provinco Latino. Komence de 2023 en la komunumo vivis 74 126 loĝantoj sur areo de 178,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 416 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta ĉefanĝelo Miĥaelo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Aprilia situas ĉirkaŭ 30 km sude de Romo kaj kvazaŭ iĝis antaŭurbo de ĝi.
Aprilia konsistas el jenaj partoj ("frazioni"): Agip, Apriliana, Bellavista, Buon Riposo, Caffarelli, Campo del Fico, Campo di Carne, Campoleone, Campoverde, Carano-Garibaldi, Carroceto, Casalazzara, Fossignano, Frassineto, Gattone, Genio Civile, Giannottola, Guardapasso, Isole, La Cogna, Montarelli, Pantanelle, Pian di Frasso, Riserva Nuova, Rosatelli, Spaccasassi, Torre Bruna, Torre del Padiglione, Tufello, Tufetto kaj Vallelata.