Frontignan
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Frontignan (stacidomo). |
Frontignan | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 34108 [+] | ||
Poŝtkodo | 34110 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 23 485 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 740 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 27′ N, 3° 45′ O (mapo)43.4472222222223.7555555555556Koordinatoj: 43° 27′ N, 3° 45′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 2 m [+] | ||
Areo | 31,72 km² (3 172 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Frontignan (en okcitana lingvo 'Frontinhan') estas urbo en suda Francio en la regiono Languedoc-Roussillon kaj de la departemento Hérault. Ekde la 31-a de decembro 2002 ĝi apartenas al la Communauté d'agglomération du Bassin de Thau
La nomo de la urbo devenas de la romia konsulo Sextus Julius Frontinus. france nomata "Frontin", kiu posedis bienon ĉi tie.
Tutmonde konata estas speciala vino muscat (muskatelo). La legendo rakontas, ke Herkulo donis la specialan formon al la botelo, kiam li volis elpremi la lastan guton. La loĝantoj france nomiĝas Frontignanais, sed en la loka folkloro ili estas nomitaj Frontipèche, kio rilatas al la pasinteco de multaj loĝantoj. Kromnomo estas les Ventres Bleus (la bluventruloj).
En la centro de Frontignan estas movebla ponto por la strata trafiko. Ĝi leviĝas nur dum certaj horoj kaj blokas la trafikon sur la Canal du Rhône à Sète, ĉefe turismaj boatoj. La tempo de la deviga atento estas kutime uzata por aĉeti la faman vinon en la proksima vendejo de la kooperativo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Église de la Conversion de Saint-Paul (12-a jarcento)
- Muzeo en la Chapelle des Pénitents Blancs (kun muzeo)
- La konstruaĵo estas el la 17-a jarcento. Estas prezentaĵoj pri la laboro en la vinberejo kaj la produktado de vino, pri submara arkeologio, pri la regiono kaj pentraĵoj de lokaj artistoj.
- Le Pont de la Peyrade
- La turisma haveno (Port de plaisance)
- 600 lokoj por boatoj ĝis 18 m, akvo kaj elektra kurento. Vendejoj kaj restoracioj estas proksimaj.
- Plaĝoj
Muscat de Frontignan[redakti | redakti fonton]
Muscat de Frontignan estas dolĉa vino el la familio de Vin Doux Naturel. Ĝi estas produktita en la komunumoj de Frontignan kaj Vic-la-Gardiole.
Vino el Frontignan estis eksportita en la tempo de Karolo la Granda. Ekde la 13-a jarcento ĝi ĝuis altan reputacion en la reĝa kortumo de Francio. Karolo la 11-a (Francio) donis al la vinberkulturistoj la senlimigitan rajton por transporti la vinon sur stratoj kaj akvovojoj. Ĉi tiun privilegion konfirmis la reĝoj Henriko la 2-a (Francio) kaj Henriko la 3-a (Francio). Ĉiu tio sukceso instigis ankaŭ aliajn regionojn al la produktado de [muskatelo|muskatela] vino kaj ili provis utiligi la persitĝan nomon. La parlamento de Toulouse tial certigis la 18-an de julio 1665 la markon "Frontignan" kaj aliflanke malpermesis al la vinberkultivistoj enmiksi fremdan vinon por vendi.
La vino havas de la 31-a de Majo 1936 sian propran AOC (Appellation d'Origine Contrôlée), kiu ekzkluzive permesas vinberojn de la speco Muscat blanc à petits grains. Ekde la enkonduko la areo de la vinberejoj doubliĝis. En la jaro 2002 sur 790 ha estis produduktitaj 21.568 hektolitroj da vino.
La vinberejoj troviĝas sur la inklinoj de la Montagne de la Gardiole. La sudaj terenoj estas gardataj de montetoj kontraŭ la akraj nordaj ventoj de la regiono. La grundo apartenas al la Malm (Kimmeridgium kaj Oxfordium) kaj konsistas el feroplena argilo, kiu aperas ruĝe. En la argilo estas kalkŝtono. En la suda parto de la regiono oni devas elekti vinberplantojn, kiuj toleras kalkon. 275 produktantoj estas membro de la Coopérative de Frontignan, la loka kooperativo kaj 24 vinberkulturistoj produktas sian propran vinon.
La ordono postulas ke la mosto devas enteni minimume 252 g/l da zukero. La alkohola fermentado estas interrompita per aldono de 95-procenta pura alkoholo. Devas resti 125 g/l da zukero en la vino. La rikolto estu 26 hl/ha, kiu estas tre malalta kaj superigata regule dum la lastaj jaroj.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Pierre Galet: Cépages et Vignobles de France. Eldonejo Lavoisier, Parizo 2004, ISBN 2-7430-0585-8.
- Benoît France: Grand Atlas des Vignobles de France. Éditions SOLAR, Parizo 2002, ISBN
Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]
- Gaeta (Italio)
- Vizela (Portugalio)
Blazono[redakti | redakti fonton]
La urba blazono montras, sur ruĝa fono, blankan turon kun kreneloj kaj tri malgrandaj turetoj supre.
Historio[redakti | redakti fonton]
- unua konstruaĵoj en la 11-a jarcentro: preĝejo kaj turo.
- post la edziĝo de Marie de Montpellier Frontignan apartenas al la regantoj de Barcelono
- 1349 Revenas al la krono de Francio
- 1361 okupita kaj detruita de la Routiers
- 1362 plifortigo de la urbo kaj konstruo de muroj
- 1560 atakita kaj detruita de la protestantoj
- 1567 post la atako en la katedralo de Montpellier la katolikaj klerikuloj rifuĝis en la urbon
- 1629 kardinalo Richelieu vizitas la urbon kaj partoprenas en naŭtika ludo.
- 16-a de junio 1642: La reĝo Louis XIII kaj Richelieu renkontas en Frontignan.
- 1679 La angla filozofo John Locke pasigas tempon kaj laŭdas la blankan vinon "Frontiniac".[1]
- 1787 Thomas Jefferson, posta prezidento de Usono, mendas 250 botelojn da vino post restado[2]
- 25-a de junio 1944: Aeratako al la Raffinerie de pétrole, la stacidomo kaj la centro de la urbo per la 15th USAAF kun pli ol 40 viktimoj.
- france Pri la historio Arkivigite je 2009-01-12 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- france Oficiala retpaĝo de la komunumo
- france Turisma Oficejo
- france informoj pri la urbo Arkivigite je 2008-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
- france Festival International du Roman Noir FIRN Arkivigite je 2009-01-11 per la retarkivo Wayback Machine
- france Association des Plaisanciers du Port de Frontignan (La turisma haveno de Frontignan)
- france Loka civitana retejo de Frontignan Arkivigite je 2008-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ John Locke: "Observations Upon the Growth and Culture of Vines and Olives", en : The Works of John Locke in Nine Volumes, Rivington, Londes, 1824, 12-a eldono, vol. 9
- ↑ James M. Gabler, Passions: The Wines and Travels of Thomas Jefferson, Bacchus Press Ltd., 1995, ISBN 0961352531