Canal du Rhône à Sète

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kanalo apud Aresquiers, sur la monto Vic-la-Gardiole kaj Sète en la fono

En la franca Canal du Rhône à Sète aŭ en Esperanto Kanalo el Rodano al Sète estas kanalo 98 km longa kaj kiu iras de Beaucaire ĉe la rivero Rodano en Francio al la urbo Sète, kie ĝi atingas la basenon nomitan en franca Étang de Thau.

Tra la Baseno de Thau estas ligo al la Suda Kanalo. En Saint-Gilles estas ligo kun la Canal de Saint-Gilles, kiu iras al la Malgranda Rodano. La kanalo iras tra la bela pejzaĝo de la regiono Kamargo.

Post la konstruo, la Kanalo finiĝis en Aigues-Mortes kaj nomiĝis Canal des Étangs (Kanalo de la lagoj).

La kanalo havas nur unu kluzon kaj pro tio estas ŝatata de turismaj boatoj.

Lokoj apud la kanalo[redakti | redakti fonton]

La movebla ponto de Frontignan - nur foje malfermita

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]