Saint-Gilles-du-Gard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eniro al la abatejo
Enirejo al la abatejo
abatejo: detalo sur la ĉefenirejo

Saint-Gilles-du-Gard estas franca komunumo. Ĝi havis 12 201 loĝantojn en 2004.

La oficiala nomo Saint-Gilles-du-Gard estas kutime uzata en la mallonga formo Saint-Gilles (en la okcitana lingvo Sant Gèli). Ĝis la jaro 1837 la nomo estis Saint-Gilles-les-Boucheries. Ekzistas alia komunumo Saint Gilles en la proksimeco de Rennes (Normandie. La komunumo troviĝas en la departemento Gard kaj en la regiono Langvedoko-Rusiljono.

Saint-Gilles ricevis sian nomon de la abato kaj sanktulo Gilles, kies tombejo estis unu el la plej gravaj celoj por pilgrimado de kristanoj.

La sanktulo estis la atena komercisto Egidio, kiu naskiĝis en la jaro 721 kaj kiu decidis vivi tie kiel ermito. Li fondis la monaĥejon. Poste li ricevis la nomon Saint Gilles kaj iĝis unu el la 14 helpantoj en mizero.

Dum la komenco de la konstruado de la abatejo en la jaro 1116 la urbo ekfloris. En la 13-a jarcento estis 40 000 enloĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Saint-Gille troviĝas apud la vojo Regordane, kiu iras la la Centra Masivo (centra montaro de Francio) kaj la montaro Cévennes. Ĝi estis haveno por komercistoj, por pilgrimoj kaj krucmilitistoj.

La urbo kreskis ĉirkaŭ la abateo, kie kolektiĝis la pilgrimo survoje al Santiago de Compostela kaj pro tio estas franca parto de la Jakoba vojo (Via Compostelana).

La graflando Saint-Gilles apartenis al la graflando de Toulouse.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Personoj ligitaj al la urbo[redakti | redakti fonton]

aliro[redakti | redakti fonton]

Saint Gille ne havas stacidomon. La plej proksimaj stacidomoj estas en Nimes kaj Arles (20 minutoj per aŭtomobilo) aŭ kvinfoje tage per buso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]