Vic-la-Gardiole
Vic-la-Gardiole | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Okcitanio | ||
Departemento | Hérault | ||
INSEE kodo | 34333 [+] | ||
Poŝtkodo | 34110 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 373 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 182 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 29′ N, 3° 48′ O (mapo)43.4897222222223.7966666666667Koordinatoj: 43° 29′ N, 3° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 m [+] | ||
Areo | 18,49 km² (1 849 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Vic-la-Gardiole estas komunumo de suda Francio. Ĝi situas en la departemento Hérault, en la regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]), kaj historie apartenas al la kultura regiono Langvedoko-Rusiljono. Ekde la 31-a de decembro 2002 ĝi apartenas al la komunumaro Communauté d'agglomération du Bassin de Thau. Fine de 2019 en la komunumo vivis 3 373 loĝantoj.
La loĝantoj france nomiĝas Vicois. Etimologie la nomo devenas de la latina termino Vicum (vilaĝo, roma administracia nivelo sen propra rajtoj).

La 9-an de junio 1885 la vilaĝo Vic elektis la nomon Vic-les-étangs pro la multaj ĉirkaŭaj lagoj (france étang). La aktuala nomo estas de la 12-a de marto 1914. La nomo Gardiole rilatas al proksima montaro. Historie Vic estis vilaĝo de fiŝkaptistoj.
La vitejoj kontribuas al la produktado de muskatela vino "Muscat de Frontignan"
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Preĝejo Sainte-Léocadie de Vic el la 12-a jarcento.
- Estas fortikigita romanika preĝejo kaj funkciis kiel rifuĝejo de la loĝantaro. En la preĝejo estas cisterno kiu ebligis havi provizon da akvo. La konstruaĵo estas difinita per la uzebla konstrumaterialo: La muroj konsistas el miksaĵo de ŝtonoj kaj konkoŝeloj. Menciindas la manko de fundamento.
- La urbocentro akiris novan visaĝon post renovigaj laboroj kaj la instalo de piediranta zono, limigitaj eblecoj por lasi aŭtomobilon kaj redukto de la strato al unu trako.
La nombro de loĝantoj kreskis de 500 en la 1960-aj jaroj al pli ol 2.500 en la 21-a jarcento pro la favora pozicio inter Montpellier kaj Sète. Dum la somera tempo la loĝantaro kreskas al pli ol 10.000.
La suda parto de la vilaĝa teritorio konsistas el lagoj kaj malsekaj regionoj, dum la norda parto, la monto Gardiole prezentas grandan diversecon de plantoj kaj bestoj.
Aliro[redakti | redakti fonton]
- Fervojo per SNCF al stacidomo Vic - Mireval. Diversaj trajnoj tage kun ligo al TGV al Parizo al stacidomo Montpellier-Saint-Roch (sankta Roĥo).
- Busa linio 102: Montpellier (tie haltejo Tramway SABINES kun ligo al linio 2 al la centro) - Sète.
- Aŭtomobile: Nacia strato 122 kaj departementa strato 60 de Montpellier aŭ Sète.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retpaĝo de la komunumo Arkivigite je 2009-03-05 per la retarkivo Wayback Machine