Kontraŭheroo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Kontraŭherookontraŭheroino estas protagonisto al kiu mankas konvenciaj heroaj kvalitoj kiel ekzemple idealismo, kuraĝo, kaj moraleco.[1][2][3][4][5]

Historio[redakti | redakti fonton]

La kontraŭheroa arketipo povas esti datita reen minimume ĝis Tersites de Homero.[6] La koncepto ankaŭ estis identigita en klasika greka dramo,[7] romia satiro, kaj Renesanca literaturo[6] kiel ekzemple Donkiĥoto[7][8] kaj la pikareska fiulo.[9]

La esprimo kontraŭheroo unue estis uzita jam 1714,[5] aperante en verkoj kiel ekzemple Le Neveu de Rameau de Denis Diderot en la 18-a jarcento,[10] kaj ankaŭ estas uzita pli larĝe por aludi al herooj de Byron.[11]

La literatura Romantikismo en la 19-a jarcento helpis popularigi novajn formojn de la kontraŭheroo,[12][13] kiel ekzemple la gotika duoblaĵo de La Stranga Kazo de D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde de Robert Louis Stevenson.[14] La kontraŭheroo poste iĝis establita formo de socia kritiko, fenomeno ofte asociita kun la nenomita protagonisto en Leteroj Elsubteraj de Fjodor Dostojevskij.[15] La kontraŭheroo aperis kiel kontrasto al la tradicia heroa arketipo, procezo kiun Northrop Frye nomis la fikcia "pezocentro."[16] Tiu movado indikis literaturan ŝanĝon en heroa etoso de feŭda aristokrato al urba demokrato, kiel estis la ŝanĝo de eposo ĝis ironiaj rakontoj.[16]

La kontraŭheroo iĝis elstara en la Ekzistadismo de la komenco de la 20-a jarcento ĉe verkoj kiel ekzemple La Metamorfozo de Franz Kafka (1915),[17] La Nausée de Jean-Paul Sartre (1938) (france por Naŭzo),[18] kaj L'Étranger de Albert Camus (1942) (franca por La fremdulo).[19] La protagonisto en tiuj verkoj estas maldecidema centra rolulo kiu drivas tra sia vivo kaj estas markita per spleno, angoro, kaj fremdiĝo.[20]

La kontraŭheroo eniris en usonan literaturon en la 1950-aj jaroj kaj ĝis la mezo de la 1960-aj jaroj estis portretita kiel fremdiĝinta figuro, nekapabla komuniki.[21] La usona kontraŭheroo de la 1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj (kiel vidite en la verkoj de Jack Kerouac, Norman Mailer, kaj aliaj) estis tipe pli iniciatema ol sia franca ekvivalento; kun roluloj kiel ekzemple la dekano de Kerouac Moriarty fame vojaĝanta al la vojo por venki sian splenon.[22] La brita versio de la kontraŭheroo aperis en la verkoj de la "koleraj junaj viroj" de la 1950-aj jaroj.[7][23] La kolektivaj protestoj de la kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj vidis la izolan kontraŭheroon iom post iom kovrita per fikcia eminenteco,[24] kvankam ne sen postaj reviviĝoj en literatura kaj kinematografia formo.[25]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • SIMMONS, David. (2008) The Anti-Hero in the American Novel: From Heller to Vonnegut. Palgrave Macmillan. ISBN 0-230-60323-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • American Heritage Dictionary Entry: antihero. Ahdictionary.com (2013-01-09). Alirita 2013-10-03.
  • anti-hero - definition of anti-hero by Macmillan Dictionary. Macmillandictionary.com. Alirita 2013-10-04.
  • Antiheroine - Definition and More from the Free Merriam-Webster Dictionary. Merriam-webster.com (2012-08-31). Alirita 2013-10-03.
  • anti-hero: definition of anti-hero in Oxford dictionary (British & World English). Oxforddictionaries.com. Alirita 2014-09-06.
  • 5,0 5,1 Antihero - Definition and More from the Free Merriam-Webster Dictionary. Merriam-webster.com (2012-08-31). Alirita 2013-10-03.
  • 6,0 6,1 STEINER, George. (2013) Tolstoy Or Dostoevsky: An Essay in the Old Criticism. New York: Open Road, p. 197–198. ISBN 9781480411913.
  • 7,0 7,1 7,2 antihero (literature) - Encyclopedia Britannica. Britannica.com (2013-02-14). Alirita 2014-08-09.
  • Literary Terms and Definitions A. Web.cn.edu. Alirita 2013-10-03.
  • HALLIWELL, Martin. (2007) American Culture in the 1950s, 2012‑a eldono, Edinburgh: Edinburgh Univ. Press. ISBN 9780748618859.
  • STEINER, George. (2013) Tolstoy Or Dostoevsky: An Essay in the Old Criticism. New York: Open Road, p. 199–200. ISBN 9781480411913.
  • Literary Terms and Definitions B. Web.cn.edu. Alirita 2014-09-06.
  • ALSEN, Eberhard. (2014) The New Romanticism: A Collection of Critical Essays. Hoboken: Taylor and Francis. ISBN 9781317776000.
  • SIMMONS, David. (2008) The Anti-Hero in the American Novel: From Joseph Heller to Kurt Vonnegut, 1‑a eldono, New York: Palgrave Macmillan. ISBN 9780230612525.
  • LUTZ, Deborah. (2006) The Dangerous Lover: Gothic Villains, Byronism, and the Nineteenth-century Seduction Narrative. Columbus: Ohio State University Press. ISBN 9780814210345.
  • STEINER, George. (2013) Tolstoy Or Dostoevsky: An Essay in the Old Criticism. New York: Open Road, p. 201–207. ISBN 9781480411913.
  • 16,0 16,1 FRYE, Northrop. (2002) Anatomy of Criticism. London: Penguin. ISBN 9780141187099.
  • BARNHART, Joe E.. (2005) Dostoevsky's Polyphonic Talent. Lanham: University Press of America. ISBN 9780761830979.
  • ASONG, Linus T.. (2012) Psychological Constructs and the Craft of African Fiction of Yesteryears: Six Studies. Mankon: Langaa Research & Publishing CIG, p. 76. ISBN 9789956727667.
  • GARGETT, Graham. (2004) Heroism and Passion in Literature: Studies in Honour of Moya Longstaffe. Amsterdam [u.a.]: Rodopi. ISBN 9789042016927.
  • BRERETON, Geoffery. (1968) A Short History of French Literature. Penguin Books, p. 254–255.
  • HARDT, Michael. (2000) The Jameson Reader. Oxford, UK ; Malden, Mass.: Blackwell, p. 294–295. ISBN 9780631202707.
  • EDELSTEIN, Alan. (1996) Everybody is Sitting on the Curb: How and why America's Heroes Disappeared. Westport, Conn.: Praeger. ISBN 9780275953645.
  • OUSBY, Ian. (1996) The Cambridge Paperback Guide to Literature in English. New York: Cambridge University Press. ISBN 9780521436274.
  • EDELSTEIN, Alan. (1996) Everybody is Sitting on the Curb: How and why America's Heroes Disappeared. Westport, Conn.: Praeger. ISBN 9780275953645.
  • HARDT, Michael. (2000) The Jameson Reader. Oxford, UK ; Malden, Mass.: Blackwell. ISBN 9780631202707.