Fatala virino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Spionino Mata Hari faris sian nomon sinonima kun femme fatale dum la Unua Mondmilito.
Salomeo en pentraĵo de Franz von Stuck.
Lilit pentraĵo de John Collier (1892)

Fatala virino, fatalulino, nerezistebla virino, pereiga virino aŭ rekte en franca Femme fatale [fAm fatAl] tiele uzita en kelkaj lingvoj) estas ĉu persono aŭ rolulo de mistera kaj sorĉa virino kies ĉarmoj implikas ŝiajn amantojn, ofte gvidante ilin en danĝerajn, kaj eĉ mortigajn situaciojn. Ŝi estas arketipo de literaturo kaj arto. Ŝia kapablo eniri kaj hipnotigi sian viktimon per sorĉo estis en la plej fruaj rakontoj viditaj kiel laŭlitere supernatura; tial, la fatala virino hodiaŭ estas daŭre ofte priskribita kiel havanta potencon similan al tiu de sorĉistino, delogantino, vampiro, feino, aŭ demono, havante potencon super viroj.

La frazo estas franca esprimo por "mortiga virino". Fatala virino provas realigi ŝian kaŝan celon uzante virinecajn intrigojn kiel ekzemple beleco, ĉarmo, kaj seksan allogecon. En kelkaj situacioj, ŝi utiligas mensogojn aŭ devigon prefere ol ĉarmi. Ŝi ankaŭ povas fari uzon de iu subiga armilo kiel ekzemple dormanta gaso, moderna analogaĵo de magiaj potencoj en pli malnovaj rakontoj. Ŝi ankaŭ povas esti (aŭ implici ke ŝi estas) viktimo, kaptita en situacio de kiu ŝi ne povas eskapi; The Lady from Shanghai (La sinjorino de Ŝanhajo) (nigra filmo de 1947) estas unu tia ekzemplo.

Kvankam tipe friponecaj, aŭ minimume morale ambiguaj, kaj ĉiam asociita kun senso de mistifiko kaj maltrankvilo,[1] fatalaj virinoj ankaŭ aperis kiel kontraŭheroinoj en kelkaj rakontoj, kaj kelkaj eĉ pentas kaj iĝas veraj heroinoj antaŭ la fino de la rakonto. Kelkaj rakontoj eĉ prezentas bonintencajn kaj heroajn fatalajn virinojn kiuj uzas siajn intrigojn por kapti la fiulon por la pli granda bonon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La gamo de tiaj virinoj etendas el la Biblio (ekzemple Judito, EsterSalomeo) por la okcidenta kulturo ĝis multaj ĉefroluloj de (holivudaj) filmoj, inter kiuj stelulinoj eble Marlene Dietrich kaj María Félix povus esti bonaj ekzemploj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mary Ann Doane, Femme Fatales (1991) pp. 1–2

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giuseppe Scaraffia (2009) Femme fatale. ISBN 978-88-389-0396-0.
  • Toni Bentley (2002) Sisters of Salome. Salome considered as an archetype of female desire and transgression and as the ultimate femme fatale.
  • Bram Dijkstra (1986) Idols of Perversity: Fantasies of Feminine Evil in Fin-De-Siecle Culture, (1986) ISBN 0-19-505652-3. Discusses the Femme fatale-stereotype.
  • Bram Dijkstra (1996) Evil Sisters: The Threat of Female Sexuality in Twentieth-Century Culture, (1996) ISBN 0-8050-5549-5
  • Elizabeth K. Mix Evil By Design: The Creation and Marketing of the Femme Fatale, ISBN 978-0-252-07323-6. Discusses the origin of the Femme fatale in 19th century French popular culture.
  • Mario Praz (1930) The Romantic Agony. See chapters four, 'La Belle Dame Sans Merci', and five, 'Byzantium'.