Ĉefrolulo
Aspekto
(Alidirektita el Protagonisto)
Ĉefrolulo | |
---|---|
narrative role | |
Informoj | |
Eble sama | ĉefaktoro |
Ĉefrolulo (ankaŭ protagonisto, el la greka: πρωτος - protus, unue; άγωνιστής - agonistis, militisto; ĉefrolanto) estas tiu aktoro, rolanto aŭ alia centra figuro de libro, teatraĵo aŭ filmo (historieto), kiu staras en fokuso de la rolludo.
La greka vorto "protagonisto" estas kreita el "prótos", unua, antaŭa, kaj "agónistés", batalanto, konkursanto, do origine temis pri unua batalanto aŭ konkursanto.
Metafore estas la vortoj "ĉefrolulo, protagonisto" uzataj ankaŭ por personoj, kiuj propagandas iun ideon aŭ ideologion, estas "motoroj" de tia propagando en certa lando, urbo, societo ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- heroa flankulo
- fikcio
- statisto estas akcesora neparolanta aktoro
- apogaktoro, helpaktoro, flankrolulo; aktoro en apogrolo