Fokuso
Aspekto
La vorto Fokuso havas diversajn signifojn:
- Fokuso en optiko estas la punkto, kie kuniĝas la radioj senditaj de unu lumfonto, post ilia trairo tra optika sistemo. Pli ĝenerale fokuso signifas: centro de la atento, de la interesiĝo.
- Fokuso en geometrio estas specifa punkto ĉe koniko.
- Fokuso en esperantologio estas la nomo de scienca bibliografio eldonita de Ebbe Vilborg de 1967 ĝis 1976. Ĝi prezentas laŭpove kompletan bibliografion de ĉiuj verkoj (libroj, broŝuroj, artikoloj) pri la internacilingva problemo kaj pri esperantologio. Ĝia ĉefa enhavo fariĝis la nukleo de Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj [EBEA http://www.esperantoland.de/ebea].
- Fokuso estis Esperanto-gazeto eldonita en Hungario en la 1980-aj jaroj. Ĝiaj "fokusoj" estis la temaroj scienco, tekniko, socio, eduko, ekonomio, naturo kaj medio.
- Kaj alilingve, Focus (germane por "fokuso") estas germanlingva novaĵ-magazino