Franca Alĝerio (en franca Alger ĝis 1839, poste Algérie;[1] neoficiale Algérie française,[2][3]arabeلجزائر الفرنسية, Al-Jaza'ir Al-Fransiyah) daŭris el 1830 al 1962, laŭ vario de regosistemoj. El 1848 ĝis sendependo, la tuta mediteranea regiono de Alĝerio estis administrata kiel integra parto de Francio, multe kiel Korsiko kaj Reunio estas nune. La ampleksa arida interno de Alĝerio, kiel la cetero de norda Afriko en la Franca kolonia imperio, estis neniam konsiderata parto de Francio. Unu el plej longdaŭra transmara teritorio de Francio, Alĝerio iĝis destino por centoj da miloj da eŭropaj enmigrantoj ĉefe francoj, konataj kiel colons (kolonoj) kaj poste, kiel pieds-noirs (nigrapieduloj). Tamen, indiĝenaj islamanoj restis majoritato de la loĝantaro de la teritorio tra la historio. Laŭgrade, malkontento inter la islama loĝantaro kaj manko de politika kaj ekonomia statuso akcelis alvokojn por pli granda politika aŭtonomeco, kaj eventuale sendependeco, el Francio. Konfliktoj inter la du grupoj de loĝantaro pliiĝis en 1954, kiam ekis la unuaj perfortaj okazoj el kio poste estos nomita la Alĝeria Milito de Sendependeco. Tiu milito finis en 1962, kiam Alĝerio akiris kompletan sendependecon sekve de la traktato de Evian de Marto 1962 kaj la pormemregada referendumo de Julio 1962.
↑Scheiner, Virgile (14a oktobro 1839) Le pays occupé par les Français dans le nord de l'Afrique sera, à l'avenir, désigné sous le nom d'Algérie. france
↑Nekompleta listo de antikvaj kaj modernaj libroj nome "Algérie française": france 1848 [1] ; 1856 [2] ; 1864 [3] ; 2007 [4] ; kaj tiel plu [5]
↑angle Royal Institute for international affairs, African Boundaries, 1979, p. 89, [6]
france Charles-Robert Ageron, Histoire de l'Algérie contemporaine, 1871–1954, 1979
Alistair Horne, A Savage War of Peace: Algeria 1954–1962, (Viking Adult, 1978)
General Paul Aussaresses, The Battle of the Casbah: Terrorism and Counter-Terrorism in Algeria, 1955–1957. (New York: Enigma Books, 2010) ISBN 978-1-929631-30-8.