Memoraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Memoraĵo (aŭ suveniro) estas objekto, kiun oni kunportas de ie kaj poste gardas ĝin por memori certan okazaĵon, lokon aŭ personon. Ŝatataj memoraĵoj estas ekzemple tasoj, T-ĉemizoj, cindrujoj ktp kun nomo aŭ bildo de la vizitata loko, aŭ malgrandaj kopioj de famaj konstruaĵoj kiel la Eifela turo de Parizo, la Piza turo de Pisa, la Piramidoj de Egipto, ktp. En multaj turismaj lokoj vendado de memoraĵoj iĝis grava monfonto por la lokaj enloĝantoj.

Oni enkalkulas inter la plej malnovaj turismaj suveniroj la tiel nomata Jakoba pekteno el la Jakoba Vojo.