BA15

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beletra Almanako 15
numero
Speco Literatura revuo
Formato 190 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato oktobro 2012

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto kaj István Ertl
Ĉefredaktisto Jorge Camacho
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 978-1-5956-9253-5

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 15
vdr

BA15 estas la dekkvina numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en oktobro 2012.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Prezento (Jorge Camacho)

Originala Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Bjørn A. Bojesen: Magia plumo.
  • Sen Rodin: MI kaj la placebo.

Tradukita Prozo[redakti | redakti fonton]

Tradukita Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Nguyễn Du: El Rakonto pri Kjeŭ (diversaj tradukintoj)
  • Antonio Orihuela: Poemoj (trad. Patricia Romero kaj Jorge Camacho)
  • Simon Vinkenoog: Odo pri Buitenzorg (trad. Gerrit Berveling)

Eseoj / Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Miguel Fernández: Konfesinde: ni vivis kaj plu vivas. La Ibera Grupo: dudek jaroj da amikeco kaj kreado (Dua parto). Dua parto de la eseo kiu ekpublikiĝis en la antaŭa numero de BA. Nun li rakontas la agadon de la Ibera Grupo en la lastaj jaroj de la 20a jarcento, ofte en Valencio. En 2000 ili aktivis ĉefe rilate al KEF en Finnlando. Poste la aŭtoro mem kaj kelkaj aliaj grupanoj iom apartiĝis de la movado. En 2003 okazis surpriza omaĝo al Liven Dek, nome la nura grupano kiu pli daŭre aktivegis. Poste, iom post iom, la aŭtora agado de la membroj kaj ilia rilato al BA, helpis la reaktivadon de la aŭtoro mem kaj de la cetero de la ampleksa grupo.
  • John Wells: Taglibro de mia apopleksio. Kortuŝa kaj detala rakonto de reala apopleksio kaj la sekva resanigo. Utila por aliri al kunigo de medicina kun ĉiutaga vortotrezoroj.
  • Cindy McKee: Migreno. Simila teksto pli skiza pri la problemoj de migrenoj.
  • Junaj oratoroj: Rafael Henrique Zerbetto: Esperanto: ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo; kaj:
  • Nohill Lee: Ĝis ili flugas ĉielen. Pri la orienta pozitiva koncepto de drako.
  • Memore al Donald Broadribb (1933–2012): Platono: La t.n. parabolo pri la kaverno. El: La Respubliko (trad. Donald Broadribb). Klasika filozofia alegorio de la kaverno kaj ties klarigo fare de la fama filozofo Platono mem.
  • Henrik Arnstad: Tial ridetas Breivik (trad. Robin Iversen Rönnlund). Psikologia kaj politika analizo de la faraĉo de la faŝisma teroristo norvega Anders Behring Breivik, kiu murdis 77 personojn. Tiaj faŝistoj kredas, ke ili savas la nacion per tiuj atakoj kontraŭ la enlandaj malamikoj.
  • Pascal Dubourg Glatigny: Berlina Bienalo 2012: forgesu timon, eksigu arton, politikiĝu!. Priskribo de la berlina arta foiro, tiujare dediĉita al politika agado, malfavore al la propra arta ekspozicio.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Sten Johansson, La granda romano. Pri La granda kaldrono, de John Islay Francis. Nome romano pri saltoj inter la Unua kaj Dua Mondmilitoj, kaj agado de kvar parencanoj kaj unu nefikciulo. La milito ne tiom aperas kiel tio, sed nur kiel cirkonstanco kie disvolviĝas la roluloj. Estas grava uzado de la dialogo, sed ne tiom de la priskriboj de la militaj aferoj. En la enhavo ludas gravan rolon la sinteno de diversaj roluloj kiuj kontraŭas militon.
  • Sten Johansson, Resumaj skizoj. Pri Nomoj kaj sortoj, de Júlia Sigmond. Resuma recenzo pri skizema novelaro pri personoj, ŝajne el la ĉiutagaĵo.
  • Ricardo Felipe Albert Reyna, Pri simplaj homoj en normala lingvaĵo. Pri la sama verko Nomoj kaj sortoj, de Júlia Sigmond, elstarigante la "normalan lingvaĵon".
  • Júlia Sigmond, Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj. Pri Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj, de Rubem Fonseca (trad. R. Ferreira). Kie ludas gravan rolon aludo al Ruĝa kavalerio de Isaac Babel, juvelŝtonoj kaj virinoj allogitaj de la protagonisto.

Premiitaj tekstoj de la Belartaj Konkursoj 2012 de UEA[redakti | redakti fonton]

  • Branĉo Poezio: Aleksandro Mitin (Inspiro) (Rivero Honto); Timothy Brian Carr (La arto de la poezio); Luiza Carol (Kandanco); Jesper Jacobsen (Homsaĝo)
  • Branĉo Prozo: Sten Johansson (Tri legendoj), nome tri amuzaj epizodoj prila dio de la kristanoj (Eternulo), unua kiam li nenifaras pri nekredemo de homoj, la dua pri la Dipatrino kiu deziras pli altan postenon malfavore al la Sankta Spirito, kaj tria pri inspektista vizito akompanata de Sankta Petro; Ewa Grochowska (Sabla Reĝlando) pri knabo kiu feritempas ĉe parencoj, kiuj vizitigas lin belan pejzaĝon nome Kolorado kun strangaj sablaj figuroj, kie li imagosonĝas fantazian aventuron; Sten Johansson (Vasta domo) pri fraŭlino kiu konatiĝas kun policano okaze de aŭtoakcidento, en kiu oni mortigis ŝian hundeton; Lena Karpunina (La amnestipeto) pri epizodo en sovetia prizonkampo, kie unu prizonulo krom aliaj raraĵoj konstante sendas amnestipetojn; Jesper Jacobsen (Subtenu min!) pri la trista historio de knabo, kies patrino suferas pro malfacila vivo kaj deprimo.
  • Branĉo Eseo: Sten Johansson (Ivan Ŝirjaev - la evoluo de verkisto) nome enhavoriĉa analizo de la graveco de tiu rusa esperantisto, lia biografio kaj studo pri ĉiuj liaj konataj verkoj, ĉefe pri Sen titolo, eldonoj, enhavo, lingva studo ĉefe pri uzata vortotrezoro ĉu praa aŭ ekmoderna ktp; Luiza Carol (La puzlo pri la elefanto (Komentoj pri Poemo de Utnoa)) nome pri tiu gravega poemo de la kataluna verkisto Abel Montagut, ĝia aŭtora voĉo, la vidpunkto, la roluloj kaj la rilatoj inter ili; Sten Johansson (Ĉu fundamenta evoluo aŭ neologisma glosolalio?) pri la malnova polemiko pri enmeto en Esperanton de neologismoj, kaj ĉefe de tiuj de grek-latina deveno, kiuj ne estas simple trudataj neologismoj: povas esti utilaj nomoj de plantoj kaj bestoj kongruaj kun la scienca nomo, kaj kvankam la kreado de vortoj el propra lingva materialo funkcias bonege, jam el Zamenhof mem granda aro da "grek-latinaĵoj" hejmas en Esperanto; Brandon Sowers (Perspektivoj pri esperanta kinarto), nome trarigardo al filmoj kie Esperanto ludas rolon ĉu nur en preciza detalo ĉu por la enhavo ĉu por la tuta filmodaŭro. La aŭtoro analizas la lingvan nivelon de la uzado de Esperanto, foje tre malbonkvalita, kaj studas la plej ĵusajn filmojn, kiuj ne aperas en antaŭaj priskriboj, nome el la 1980-aj jaroj, kaj precize Stranga nupto (1980), Red Dwarf (1980-aj jaroj), Street Fighter (1994), Gattaca (1997), The Daily Show (1999), Que sera, sera (2002), El coche de pedales (La pedalaŭto, 2003), Blade Trinity (2004), Danny Phantom (Fantomo Danny, 2004), Coulang (2008), Senmova (2010), Atako de la lunaj zombioj (2010) kaj Ĉapeloj (2010).
  • Humphrey Tonkin: Belartaj Konkursoj 2012. Raporto de la Prezidanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]