Antonio Orihuela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Orihuela
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de februaro 1965(nun 1965-02-17)
en Moguer
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Sevilo vd
Subskribo Antonio Orihuela
Profesio
Okupo verkistohistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonio ORIHUELA [oriŬEla] (Moguer, Provinco Onubo, Hispanio, 17-a de februaro 1965) estas poeto, eseisto, ĵurnalisto kaj instruisto. Lia literatura kaj intelekta verkaro, de klara liberecana karaktero, partoprenas de la kolektiva movado de la poezio de la konscio ekde ties komenco en la 1990-aj jaroj.

Kelkaj el liaj verkoj estis tradukitaj al la angla, la germana, la franca, la portugala, la kataluna kaj Esperanto.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estas doktoro pri Historio el la Universitato de Sevilo. Kiel esploristo, li publikigis dekon da verkoj pri la sociaj formoj antaŭkapitalismaj en la sudokcidento de la Iberia Duoninsulo. [2]

Li partoprenis en pli ol 100 ekspozicioj de vid-poezio kaj publikigis tiajn poemojn en revuoj de pli ol trideko da landoj. Same, elstaras lia laboro kiel organizanto kaj komisaro de ekspozicioj de tiu fako.

El 1999, li kunordigas la ĉiujarajn renkontiĝojn Voces del extremo (Ekstremaj voĉoj), en sia naskiĝloka Moguer, sub la helpo de la Fondaĵo Juan Ramón Jiménez. Pere de tio, oni antologiigis la verkaron de ĉirkaŭ trideko de aŭtoroj kaj individuaj kaj kolektivaj. Ĉirkaŭ tiu ĉiujara renkontiĝo kaj antologio, oni plifirmigis poezian kolektivan movadon kiu, el diferencaj perspektivoj, fokuziĝas al la protesto pro maljustecoj kaj socia marĝenigo, la estetika kaj etika meditado pri la rilatoj kiujn la institucia povo establas kun tio reala kaj la neceso kaj eblo de ŝanĝo de la modelo de tutmonda kaj postmoderna kapitalismo.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Lia poezio proponas meditadon pri la nuntempa realo kaj celas la helpon al ŝanĝo en ties aktualaj kondiĉoj de maljusto. Liaj poemoj turnas sin al rekta kaj klara lingvaĵo per kiu la vorto estas konsiderata kiel praktika laborilo. Orihuela malakceptas la praktikon de ajna tipo de estetikismo. La realismo praktikata de Orihuela uzas kaj la identigon inter la leganto kaj la temon de la poeziaĵo, kaj la malproksimigon de stilo breĥteska. Laŭteme, lia verkaro apartiĝas kaj el la lirikaj konvencioj, kaj el la ekzistadismaj sintenoj. Liaj fontoj forte enradikiĝis en marksismo kaj anarkiismo, same kiel en aliaj revoluciemaj tendencoj kiel la Situaciismo.

En siaj teoriaj tekstoj,[3][4][5] Orihuela praktikas kritikon de la ideologio de kapitalismo laŭ sintenoj de dialektika materiismo de liberecana nuanco. Same kiel ĉe aliaj membroj de la kolektiva movado de poezio de la konscio, li konsideras ke ĉiu poezio estas politika, ĉar la esenca naturo de homo kaj ties produktoj estas socia kaj ideologia. Liaj artikoloj kaj eseoj montras la hazardajn rilatojn ekzistantaj inter la aktuala sistemo de tutmonda kaj postmoderna kapitalismo kaj kelkaj el la tendencoj de la nuntempa poezio, kiel ĉe la poezio de la esperto aŭ la malpura realismo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Propraj[redakti | redakti fonton]

  • Orihuela, Antonio (1995). Si Rocky viera ese gato. Diputación provincial de Huelva. Servicio de publicaciones. ISBN 978-84-8163-051-0.
  • Orihuela, Antonio (1995). Perros muertos en la carretera. Crecida. ISBN 978-84-605-3999-5.
  • Orihuela, Antonio (1997). Edad de Hierro. Ateneo Obrero de Gijón. ISBN 84-87958-24-9.
  • Orihuela, Antonio (1999). Historia de la prehistoria: el suroeste de la Penínsual Ibérica. Diputación provincial de Huelva. Servicio de publicaciones. ISBN 978-84-8163-201-9.
  • Orihuela, Antonio (2000). Piedras. Ayuntamiento de Lepe. ISBN 978-84-930659-1-1.
  • Orihuela, Antonio (2000). Comiendo tierra. Asociación cultural Mañana es arte. ISBN 978-84-931675-1-6.
  • Orihuela, Antonio (2000). Aiquebneno. Diputación provincial de Huelva. Servicio de publicaciones.
  • Orihuela, Antonio (2001). Teoría del bricolaje, el paralogismo de la identidad como paradigma del viaje. Diputación provincial de Huelva. Servicio de publicaciones.
  • Orihuela, Antonio (2001). Piedra, corazón del mundo. Antología personal (1995-2001). Editorial Germanía S.L. ISBN 978-84-89847-61-3.
  • Orihuela, Antonio (2001). Lo que piensa la ballena del arponero. El Sornabique & lf Ediciones. ISBN 84-95327-71-6.
  • Orihuela, Antonio (2002). Tatuajes. Instituto Suárez Figueroa.
  • Orihuela, Antonio (2003). Narración de la llovizna. Baile del Sol. ISBN 978-84-96225-04-6.
  • Orihuela, Antonio (2004). El mal: técnicas de prospección y análisis de superficie. Diputación provincial de Badajoz. Servicio de publicaciones. ISBN 978-84-7796-751-4.
  • Orihuela, Antonio (2004). La voz común: una poética para reocupar la vida. Tierradenadie ediciones. 2ª. Ed. La Vorágine, 2015. ISBN 978-84-932873-4-4.
  • Orihuela, Antonio (2004). x. L.F. Ediciones. ISBN 84-95327-67-8.
  • Orihuela, Antonio (2005). La piel sobre la piel. Universidad de Sevilla. Facultad de Filología. ISBN 978-84-609-3908-5.
  • Orihuela, Antonio (2005). Aserrando corazones con los ojos. Ediciones Del 4 de Agosto. ISBN 978-84-934538-4-8.
  • Orihuela, Antonio (2005). Respirar y arder. Corona del sur. ISBN 978-84-96315-84-6.
  • Orihuela, Antonio (2006). Tú, quién eres tú. Ediciones Idea. ISBN 978-84-96640-02-3.
  • Orihuela, Antonio (2006). Antología poética para una política de las luciérnagas (1995-2005). Del Satélite ediciones. ISBN 978-84-935389-0-3.
  • Orihuela, Antonio (2006). La ciudad de las croquetas congeladas. Baile del Sol. ISBN 978-84-96687-09-7.
  • Orihuela, Antonio (2007). Poemas para el combate. Antología. Asociación Investigación y crítica ideológica en España. ISBN 978-84-611-7060-9.
  • Orihuela, Antonio (2007). Durruti en Budilandia. Baile del Sol. ISBN 978-84-96687-39-4.
  • Orihuela, Antonio (2007). Que el fuego recuerde nuestros nombres. Aullido. ISBN 978-84-936070-2-9.
  • Orihuela, Antonio (2007). Libro de los tesoros. Fundación Caja Rural del Sur. ISBN 978-84-612-0028-3.
  • Orihuela, Antonio (2007). Archivo de poesía experimental española (1964-2006). Ed. Corona del Sur. ISBN 978-84-96625-96-9.
  • Orihuela, Antonio (2008). Libro de las derrotas. La Oveja Roja. ISBN 978-84-935829-5-1.
  • Orihuela, Antonio (2008). La destrucción del mundo. Ediciones del Ermitaño. ISBN 978-968-5473-88-0.
  • Orihuela, Antonio (2008). Todo caerá. Editorial Atemporia. ISBN 978-607-00-0223-6.
  • Orihuela, Antonio (2009.). Madera de un solo árbol. Cuaderno de Nepal. Ed. Delirio. (2ª Ed. en 2012). ISBN 978-84-936877-9-3.
  • Orihuela, Antonio (2009.). El corazón no duerme. Littera Poesía. ISBN 978-84-613-1228-3.
  • Orihuela, Antonio (2010.). Moguer - 1936. La Oveja Roja. 3ª Ed. 2013. ISBN 978-84-935829-9-9.
  • Orihuela, Antonio (2011). Todo el mundo está en otro lugar. Ed. Baile del Sol. ISBN 978-84-15019-45-9.
  • Orihuela, Antonio (2012). Autogobierno. Insomnus Poesía. ISBN 978-84-615-5502-4.
  • Orihuela, Antonio (2013). Cosas que tiramos a la basura. Ed. Amargord. ISBN 978-84-15398-54-7.
  • Orihuela, Antonio (2013). La guerra tranquila. Ed. Origami. ISBN 978-84-940780-0-2.
  • Orihuela, Antonio (2013). Arder. Ed. Lupercalia. ISBN 978-84-9393-95-8-8.
  • Orihuela, Antonio (2013). Esperar Sentado. Ediciones La Baragaña. ISBN 978-84-942109-1-4.
  • Orihuela, Antonio (2013). Poesía, pop y contracultura en España. Ed. Berenice. ISBN 978-84-15441-19-9.
  • Orihuela, Antonio (2014). Palabras raptadas. Ed. Amargord. ISBN 978-84-16149-15-5.
  • Orihuela, Antonio (2014). El amor en los tiempos del despido libre. Ed. Amargord. ISBN 978-84-16149-57-5.
  • Orihuela, Antonio (2014). Cerrar Almaraz. Sporting Club de les lletres. ISBN 978-84-617-0696-9.
  • Orihuela, Antonio (2015). Salirse de la fila. Ed. Amargord. ISBN 978-84-942069-9-3.
  • Orihuela, Antonio (2016). Muerte es la palabra. Ed. Amargord. ISBN 978-84-944863-5-7.
  • Orihuela, Antonio (2016). M. Ed. Calumnia.
  • Orihuela, Antonio (2016). La caja verde de Duchamp y otras estampas cifradas. Ed. El Desvelo.

Antologioj kaj kunlaboraj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Correyero, Isla (elek.). (1998). Feroces : muestra de las actitudes radicales, marginales y heterodoxas en la última poesía española. DVD ediciones, S.L. ISBN 978-84-95007-05-6.
  • Magalhaes, Joaquim Manuel (kunord.) (2000). Poesia espanhola anos 90. Editorial Relógio d'água. Lisboa.
  • Diversaj aŭtoroj. (2000). Material inflamable para manos incendiarias. MLRS.
  • González, David (komp.) (2001). El último en morir que apague la luz: atlas poético. Ateneo obrero de Gijón.
  • Falcón, Enrique (kunord.) (2007). Once poetas críticos en la poesía española reciente. Baile del Sol. ISBN 978-84-96687-27-1.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Por ekzemplo en Beletra Almanako, Sennaciulo ktp.
  2. Inter kiuj elstaras "Historia de la Prehistoria", Huelva, 1999.
  3. Orihuela, Antonio (2004). La voz común: una poética para reocupar la vida. Tierradenadie ediciones. ISBN 978-84-932873-4-4.
  4. Orihuela, Antonio (2006). «La operación de lanzamiento de la forma-mercancía Realismo Sucio en el campo literario español.». MLRS. ISSN 1886-2799. [1] Konsultita la 25an de Januaro 2018.
  5. Orihuela, Antonio (2004). «Abrir los ojos en este mundo.». MLRS. ISSN 1886-2799. [2] Konsultita la 25an de Januaro 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beltrán, José Carlos (2002). «Antonio Orihuela, un testigo feroz». CNT. Arkivita el originalo en la 21 de majo 2007. [3] Konsultita la 25an de Januaro 2018.
  • Rodríguez, Manuel (2002). «Lo que piensa la ballena del arponero». BICEL (Boletín interno de la Fundación Anselmo Lorenzo). Arkivita el originalo en la 3a de septembro 2006. [4] Konsultita la 25an de Januaro 2018.
  • Tabernas, Manuel (2006). «Describir el campo de batalla». Periódico Diagonal. Depósito Legal Z 2703 - 04. Arkivita el originalo en la 28a de septembro 2007. [5] Konsultita la 25an de Januaro 2018.
  • García-Teresa, Alberto (2006). «Recitando la ilógica del capitalismo». Periódico Diagonal. Depósito Legal Z 2703 - 04. Arkivita el originalo en la 28a de septembro 2007. [6] Konsultita la 25an de Januaro 2018.
  • García-Teresa, Alberto (2006). «“Las posibilidades de vivir otra vida son infinitas, imprevisibles y en construcción”». Periódico Diagonal. Depósito Legal Z 2703 - 04. Arkivita el originalo en la 28a de septembro 2007. [7] Konsultita la 25an de Januaro 2018.