BA17

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

BA17 estas la deksepa numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en junio 2013.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Prezento (Ulrich Becker)

Originala Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Mikaelo Bronŝtejn: Australia. Dum veturo al Riga, al Trevor oni rakontas la historion de iu mineja fajrobrigadisto, kiu ege pigris, kaj translokiĝais pro familiaj aferoj al Aŭstralio.
  • Sen Rodin: Gastono (memoraĵo pri bonintenca forpasinta amiko).
  • Keyhan Sayadpour: Jalda en Jalda. En Irano la decembra plej longa nokto en la jaro nomiĝas Jalda, kaj ankaŭ multaj inoj havas pro tio tiun saman nomon. La protagonistino Jalda bezonas monon kaj prostituas sin, sed ŝia tiom ofta nomo okazigas diversajn neatenditaĵojn.
  • Anina Stecay: Bona jaro. Seria murdisto alvenas al gastejo, kie kelnerino deĵoras sola ĉar ne estas horo kiam venas aliuloj.

Originala Poezio[redakti | redakti fonton]

Tradukita Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Carl Djerassi: La psomofilo (trad. Barry Friedman). Panemulo trovas tradician panbakejon kiu vendas bongustegan panon kaj li fariĝas entuziasma kliento. Kiam oni anoncas fermon de la negoco, la panemulo aĉetas grandan kvanton de panbuloj, kaj frostigas ilin por esti poste konsumitaj dum jaroj. Sed okazas elektra paneo kaj la panbuloj ekfrostiĝas...
  • Heinrich von Kleist: La almozulino de Lokarno (trad. Reinhard Haupenthal). Mallonga rakonto pri fantomo en kastelo.

Tradukita Poezio[redakti | redakti fonton]

Originala Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Paul Gubbins: Noemi. Monologo de virino kiu suferis malaperigon de edzo kaj militon. Pri la historio de tiu teatraĵo estas eseeto de la aŭtoro en la ĉapitro Eseoj / Artikoloj, nome Leteroj de ciganino

Tradukita Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Baldur Ragnarsson: Pri Inuk.
  • Juan Régulo Pérez: Ĝis frenezorando. Pri la poste publikigita teatraĵo.
  • Pluraj aŭtoroj (la aktora trupo, trad. Stefán Sigurðsson): Inuk. Islanda teatraĵo iam tradukita esperanten kaj prezentita dum la 62a UKo en Rejkjaviko. Temas pri antropologia montro pri la vivo de eskimoj sur glacia teritorio kaj la ŝanĝoj al negativa stato pro alveno de relativa "progreso", nome pafiloj, komerco, regula lernado ktp.

Eseoj / Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Humphrey Tonkin: Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo. Meditado pri la lukto inter du internaj tendencoj en lingvo kaj literaturo en Esperanto, nome unu kiu apogas pli simplan surfundamentan internaciecan lingvon, kaj alia kiu ne havas problemon aldoni trajtojn devenajn el diversaj kulturoj, sed ĉefe taj el eŭropaj lingvoj, kio iras iel kontraŭ la pureco de la origina lingvo. Oni alportas ekzemplojn de Zamenhof, Kalocksay, Piĉ, Privat kaj Clarence Bicknell.
  • Jurij Finkel: Mia impreso pri Vojaĝo al Kazohinio, de Sándor Szathmári, nome el marksisma vidpunkto oni kritikas, ke la aŭtoro asertas, ke la homo moviĝas per instinktoj, dum li defendas, ke estas la sociaj strukturoj kiuj kreas la ideojn.
  • Fabienne Berthelot: Kancerkroniko. Memrakonto de pacientino kiu suferas mamkanceron en stadio 4 el 4. Medicina kroniko kaj meditado pri la propraj sentoj pri la malsano kaj la ebla morto.
  • Miguel Fernández: Omaĝe al Belka Beleva, la neforgesebla damo de la scenejo. Personaj memoraĵoj de la aŭtoro kaj ties renkontoj kaj rilatoj kun la fama bulgara esperantista aktorino.
  • Paul Gubbins: Leteroj de ciganino. Historio de lia teatraĵo Noemi, nome pri la kunlaborado inter la aŭtoro kaj la aktorino Jadwiga Gibczynska, ĵus forpasinta, kiu iam surscenigis la verkon.
  • Yohanes Manhitu: Iom da pensoj pri la poezio. Kaj pri la komenco de la literaturaj tradicioj.
  • Ralph Dumain: Memor-omaĝo al Endre Tóth.
  • Lester Shepard: Memore pri Endre Tóth: Kelkaj notoj (trad. Ralph Dumain)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Robin Iversen Rönnlund, "Hunoj", historio kaj hungara turanismo, pri La princo ĉe la hunoj de Eugène de Zilah. Forta kritiko al manko de historieco, kaj konfuzo nomi hunoj (kiel tiuj de la 5a jc) la prahungaran popolon (3a jc a.K.), rilate al la "hungara turanismo", nome pseŭdo-scienca idearo pri la deveno de hungaroj el Centra Azio kaj ne rilataj al finnoj. La roluloj estas plataj, la rakonto seksisma.
  • Sten Johansson, Releginde, pri Ne ekzistas verdaj steloj de Liven Dek.
  • Probal Daŝgupto, La arĝenta barko, pri La silika hakilo de Jorge Camacho. Klopodo montri poetikon de poeto kun emfaza babilemo: la silika hakilo estu legenda, interpretenda.
  • Ricardo Felipe Albert Reyna, Protea poemaro, pri La fontoj nevideblaj de Esperanto de Baldur Ragnarsson. Klopodoj ĉirkaŭ analizo de la poemaro, vortolude "poemmaro".
  • Jorge Camacho, Poeto vaste tolerema, pri Odoj & aliaj poemoj de Gerrit Berveling. Odoj kiel preciza metrika aranĝo elprenita el la Odoj de Horacio.
  • Valentin Melnikov, Drameto atentinde pensoveka, kaj Sten Johansson, Senproporcie, pri Aŭtodafeo de João José Santos. La unua emfazas la pensarvekan aspekton, dum la dua forte kritikas la mankon de teatreco.
  • Ricardo Felipe Albert Reyna, "Mava" traduko de fremda kuko, pri La Ekskurso al Tilsit de Hermann Sudermann (trad. Reinhard Haupenthal).
  • Maria Sandelin, Majstroverko en tro simpla vesto, pri Kallokaino de Karin Boye (trad. Gunnar Gällmo). Utopio, kun iom febla traduko, taŭga "por komencantoj".
  • Jorge Camacho, Nikolao, la forta, pri Toldi de János Arany (trad. Márton Fejes).
  • Jens Stengaard Larsen, La neeltenebla pezeco de la libero, pri Zwischen Utopie und Wirklichkeit: Konstruierte Sprachen für die globalisierte Welt (Eld. Allitera / BSB). Nome ses prelegoj pri interlingvistiko kaj esperantologio en simpozio de la Bavara Ŝtata Biblioteko. De Gerhard F. Strasser pri filozofiaj planlingvoj. De Herbert Mayer pri la Kolekto por Planlingvoj. De Reinhard Haupenthal pri interlingvistiko kaj pri Johann Martin Schleyer kaj Volapuko. De Heiner Eichner pri Esperanto, naturismo, kaj la lingvo de Pirahanoj. De Ulrich Lins pri "La unuaj cent jaroj de Esperanto", sed sen mencio de Hector Hodler, Eŭgeno Lanti kaj Ivo Lapenna.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]