Belka Beleva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Belka Beleva
Persona informo
Naskiĝo 1927
en Burgaso
Morto 22-an de decembro 2012 (2012-12-22)
en Sofio
Mortokialo apoplexy
Lingvoj Esperanto
Nacieco bulgarino
Ŝtataneco Bulgario
Familio
Patro Hristo Belev
Patrino Vasilka Beleva
Edz(in)o Anani Anev
Infano Veselin Anev
Okupo
Okupo esperantisto • teatra aktoro
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj kunfondinto de Bulgara Esperanto-Teatro
Esperantistiĝis en 1957
vdr

Belka BELEVA (naskiĝis dum 1927, mortis la 22an de decembro 2012) estis profesia aktorino en la bulgara kaj esperanto, kunfondinto de Bulgara Esperanto-Teatro. Ŝi esperantistiĝis en 1957 kaj de la jaro 1996 estis honora membrino de UEA.

Ekde la unua prezentado de BET (1958) ŝi seninterrompe aktivis sur la Esperanta teatra scenejo. Krom en BET, ŝi partoprenis ankaŭ en Internacia Arta Teatro. Ŝi aktoris en dek naciaj kongresoj de Bulgara Esperanto-Asocio, dek kvin UK-oj, kvar fervojistaj kaj tri junularaj kongresoj internaciaj, naŭ festivaloj de Esperanto-teatro, kaj multaj aliaj aranĝoj lokaj kaj internaciaj. Ŝi prezidis Sofian Esperanto-Societon (1979-1981), la Virinan Komisionon de BEA (1975-1986), kaj membris en la Virina Komisiono de UEA (1978-1982). En 1986 aperis ŝia aŭtobiografio Teatro sen lingva bariero.

Ŝia edzo estis Anani Anev.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]