Internacia Arta Teatro
Aspekto
Internacia Arta Teatro funkciis de 1957 ĝis 1969 sub gvido de Srdjan Flego. Ĝi konsistis el geaktoroj el diversaj landoj.
La Internacia Arta Teatro preparadis en Rovinj (Istrio, Kroatio) siajn prezentadojn por E-aj kongresoj; la aktoroj kroataj kaj alilandaj renkontiĝadis kun Srdjan Flego, la reĝisoro kaj direktoro de la Internacia Esperanta Teatro kaj okazigis kelkajn provojn. IAT fondiĝis en 1957 en Parizo. La repertuaro entenis verkojn de Anton Ĉeĥov, Jean Cocteau kaj Jean-Paul Sartre.
IAT prezentiĝis en ĉiuj UK-oj de 1957 ĝis 1969 krom la 50a en Tokio
- 43-a UK 1958, Majenco, Germanio
- Reaperantoj de Henrik Ibsen. Rolis Srdjan Flego, Mladen Šerment, Mira Župan, Roswitha Linsthoten, Jana Ravŝelj-Flego, Jean-Louis Rousseau
- La analfabeto de Branislav Nuŝiĉ.
- 44-a UK 1959, Varsovio, Pollando
- La friponaĵoj de Skapeno de Molière, esperantigita de Srdjan Flego kaj Jana Ravŝelj-Flego
- 45-a UK 1960, Bruselo, Belgio
- Kurioza Okazaĵo de Carlo Goldoni
- La friponaĵoj de Skapeno de Molière. Aliĝis Roseline Julien, Eta Bartolazzi, Emil Glad, Philippe Bonnard
- 46-a UK 1961, Harrogate, Britio
- Advokata Patleno (Ne nomita aŭtoro), esperantigita de Srdjan Flego
- La homa voĉo de Jean Cocteau. Rolis Jana Ravŝelj-Flego
- La Respektema Prostituitino de Jean-Paul Sartre
- 47-a UK 1962, Kopenhago, Danio
- Maneken-Parado de Marjorie Boulton.
- La homa voĉo de Jean Cocteau. Rolis Jana Ravŝelj-Flego
- La Respektema Prostituitino de Jean-Paul Sartre. Rolis i.a. Eta Bartolazzi, Jana Ravŝelj-Flego
- Onklo Maroje de Marin Drziĉ. Ĉefrolis Mladen Šerment
- 48-a UK 1963, Sofio, Bulgario
- Pri la malutilo de la tabako de Anton Ĉeĥov, Rolis Srdjan Flego
- La homa voĉo de Jean Cocteau. Rolis Jana Ravŝelj-Flego
- Sen eliro de Jean-Paul Sartre. Rolis i.a. Mira Župan, Srdjan Flego Liljana Geiner.
- Hanibalo de Vanča Kljaković. Rolis Fahro Konjhodzić, Mato Ergović, Božena Dermit.
- Malfacila elekto (nenomita aŭtoro)
- Vilhelmo la konkeranto de Vanča Kljaković. Rolis Stane Stareŝiniĉ, Silva Fulgosi.
- 49-a UK 1964, Hago, Nederlando
- La amo de Don Perlimplino, Federico García Lorca.
- Edziĝpropono de Anton Ĉeĥov. Gastrolis Belka Beleva kaj Anani ANEV el Bulgara Esperanto-Teatro (BET). Reĝisoris kaj ĉefrolis Srdjan Flego.
- Hanibalo de Vanča Kljaković. Rolis Fabijan Šavagović, Božena Dermit, Mato Ergović,
- Sen eliro de Jean-Paul Sartre. Rolis i.a. Mira Župan, Srdjan Flego Liljana Geiner.
- La leciono de Eugène Ionesco. Ĉefrolis Srdjan Flego, Jana Ravŝelj-Flego.
- La morto de Lia Ekselenco de Marijan Matkoviĉ Rolis de Srdjan Flego , Jana Ravŝelj-Flego, Mladen Šerment kaj Silva Fulgosi
- 50-a UK 1965, Tokio, Japanio
- IAT ne prezentiĝis
- 51-a UK 1966, Budapeŝto, Hungario
- La unua paŝo de Ferenc Molnár. Rolis Mladen Šerment.
- La holanda pupo de Julio Baghy. Rolis Zdenka Herŝak.
- La morto de Lia Ekselenco de Marijan Matkoviĉ Rolis Srdjan Flego , Jana Ravŝelj-Flego, Mladen Šerment kaj Silva Fulgosi
- Pri la malutilo de la tabako de Anton Ĉeĥov. Rolis Srdjan Flego
- Homo kun la floro en-buŝe de Luigi Pirandello. Rolis Mladen Šerment
- 52-a UK 1967, Roterdamo, Nederlando
- Taso da kafo de Ivan Cankar. Rolis Srdjan Flego.
- La leciono de Eugène Ionesco. Ĉefrolis Srdjan Flego , Jana Ravŝelj-Flego.
- Batalo ĉe kaldrono de Branko Ĉopiĉ.
- Bona leciono de Arkadij Averĉenko. Kunludis du aktoroj el Studenta Esperanto-klubo en Zagrebo.
- La holanda pupo de Julio Baghy. Rolis Zdenka Herŝak.
- 53-a UK 1968, Madrido, Hispanio
- La analfabeto de Branislav Nuŝiĉ. Rolis Jure Lipovac, Vlado Kovačić, Mladen Šerment
- Malfacila elekto (nenomita aŭtoro)
- Bela indiferentulo de Jean Cocteau. Rolis Jana Ravŝelj-Flego.
- Taso da kafo de Ivan Cankar. Rolis Srdjan Flego.
- Homo kun la floro en-buŝe de Luigi Pirandello. Rolis Mladen Šerment
- Maskerado de Miroslav Krleza. Rolis s-ro Kovačićević, Jure Lipovac kaj Srdjan Flego.
- Maneken-Parado de Marjorie Boulton.
- 54-a UK 1969, Helsinko, Finnlando
- Vilhelmo la konkeranto de Vanĉa Kljakoviĉ. Rolis Ivan Rogulja kaj Silva Fulgosi.
- Aparta ĉambro de Calude SAN.
- Hotelo de Pepo Bandiĉ de Branko Ĉopiĉ. Gastrolis Belka Beleva kaj Anani ANEV el Bulgara Esperanto-Teatro (BET). Reĝisoris Srdjan Flego.
- La sonoriloj de Smiljan Rozman. Rolis Mladen Šerment
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]Laŭ Skize pri Esperanto-Teatro (1993) de Zofia Banet Fornalowa