Angoroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Angoroj
Originala titolo Angoroj
Produktadlando Francio
Filmita en Francio (Saint-Ouen)
Originala lingvo Esperanto
Kina aperdato 1964
Daŭro 1h00
Ĝenro Kriminala filmo
Reĝisoro(j) Jacques-Louis Mahé
Produktisto(j) Jacques-Louis Mahé
Scenaro Jacques-Louis Mahé
Laŭ la verko de Jacques-Louis Mahé
Muziko René Texier
Ĉefrolantoj Srdjan Flego · Marc Darnault · Jana Ravšelj-Flego
Produkto Jacques-Louis Mahé
IMDb
v  d  r
Information icon.svg
"Angoroj", filmado
Mahé en kameo de la filmo
La verkisto Raymond Schwartz preta por sia rolo kiel komisaro

Angoroj estas la unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto.

Jacques-Louis Mahé, konata el la amikaro de Raymond Schwartz sub la pseŭdonimo Lorjak, jam antaŭ la Dua Mondmilito iniciatis propagandan Esperanto-filmon tamen mutan: Antaŭen!

Komence de la 1960aj Mahé, profesie foto- kaj kinofakulo, investis en la produktado de la unua fikcia filmo en la zamenhofa lingvo. Laŭ scenaro de Mahé mem, la geaktoroj de Internacia Arta Teatro (Srdjan Flego, Marc Darnault, Jana Ravšelj-Flego) prezentas krimrakonton, lokitan en la Pariza periferio de la etaj ŝtelistoj kaj trompistoj.

En la filmo ludis ankaŭ Raymond Schwartz (la komisaro), Gaston Waringhien (la komentisto) kaj pluraj el la tiama pariza medio, inkluzive de tre juna Michel Duc-Goninaz.

La produktado okazis en 1963/64, sed la merkato ne reagis favore. Mahé, kiu perdis grandan sumon, akuzis UEAn pri bojkoto. Kulmine de deprimiĝo, li detruis ĉiujn ekzemplerojn: restis nur du (aĉetitaj siatempe de Kastelo Grezijono kaj Brita Esperanto-Asocio) jam eluzitaj, kaj la originalo, kiun LF-koop savis en 1991, eldonante 61-minutan vidbendon.

La intrigo[redakti | redakti fonton]

En la pulbazaro de Parizo, krimulo invitas nekonaton al sia loĝejo por "rigardi aŭtografojn" por eventuale aĉeti el ili. Tio evidentiĝas kaptilo, kaj la krimulo, helpe de sia kunulo, murdas lin. Unue la du viroj kverelas pri la 50 frankoj kiujn ili ŝtelis de la murdito, sed ilia kunulino malkovras inter la havaĵojn de la murdito malnovajn leterojn. La malnovaj leteroj rakontas pri kolero de virino pri ŝia amato, kaj ke ŝi forlasas lin por alia viro. En alia letero la virino skribis ke ŝi pardonas la viron. En la letero klaras ke la virino mortis, kaj ke post ŝia morto li estas invitata al ŝia vilao kaj trovi en la kelo specialan kofron. La krimuloj planas iri kune al la vilao kaj priŝteli la kofron. Unu el ili, tro avida, antaŭis sian partneron, kaj jam pli frue enŝteliĝis al la malplena vilao. La virino kaj la alia viro trovas la malluman kelon, kie staras ĉerkon. Poste evidentiĝas la kruela sorto kiu atendis la kunulon kiu antaŭis ilin. La virino sentas ke ili estas minacitaj kaj volas forfuĝi, sed la viro estas decidita resti kaj serĉi la trezoron. Sed la virino el la malnova letero estis preparinta suprizon por sia amanto...

Personaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]