Saltu al enhavo

Komisaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komisaro estas precipe iu komisiita por plenumi specialan nedaŭran funkcion: komisaro de la registaro ĉe la parlamento (por klarigi kaj apogi specialan leĝoprojekton). La vorto venas el la latina participo commissarius, kiu signifas "tiu, kiu estis sendita por fari ion". Sed, ĝi ankaŭ povas nomi diversajn oficirojn en civila, polica aŭ milita sferoj dependante de lando.

En Francio la commissaires de police (komisaroj de polico) estas altranguloj nomumitaj per dekreto de la Prezidanto de la Respubliko, ili konsistigas la korpon de decido kaj direkto de la Nacia Polico.

En Kanado, la komisaroj estas estroj de unu el tri teritorioj de tiu lando. Kaj tiel laŭ la lando aŭ situacio, la vorto povas havi malsaman signifon.

En Sovetunio la komisaroj de la popolo estis la plej altaj aŭtoritatoj de la ŝtato.

En Eŭropa Unio, la komisaroj estas membroj de la Eŭropa Komisiono, la kabineto de la Eŭropa Unio. La rolo de la komisaroj estas tre simila al tiu de Ministroj de ŝtato en la Unio; ĉiu ricevas apartan respondecon sub la kontrolo de la Prezidanto de la Eŭropa Komisiono, sed ili ĉiuj faras gravajn decidojn komune, ofte kun la aprobo de la Eŭropa Parlamento.

Vidi ankaŭ

[redakti | redakti fonton]