Saltu al enhavo

Srđan Flego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Srdjan Flego)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Srđan Flego
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1920 (1920-08-05)
en Volosko
Morto 13-an de aprilo 1986 (1986-04-13) (65-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo stroke (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperanto
Familio
Edz(in)o Jana Flego (1958–)
nekonata valoro (1945–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata
Infano sen valoro Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Srdjan FLEGO estis esperanto-aktoro kaj reĝisoro. Li naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1920 en Volosko (intertempe parto de Opatija en Kroatio), kaj mortis en aĝo de 65 jaroj pro apopleksio la 13-an de aprilo 1986 en Parizo. Srdjan Flego estis la gvidanto de Internacia Arta Teatro kun sia edzino Jana Ravšelj-Flego. Li ĉefrolis en Angoroj (1964), la unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto, reĝisorita de Jacques-Louis Mahé, pli konata laŭ sia artista nomo Lorjak.