La friponaĵoj de Skapeno (franceLes Fourberies de Scapin) estas komedio en tri aktoj de la franca verkisto Molière. Unuafoje ĝi publike prezentiĝis en la origina franclingva versio la 24-an de majo1671 en la Reĝa Palaco (Palais Royal) de Parizo. La teatraĵo parte baziĝas je la komedio Phormio de la latinlingva verkisto Terentio kaj krome enprenis multajn ideojn de la itala improviza teatro Delarto.