Delarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolombino kaj Arlekeno en moderna teatro.

Delarto (itale commedia dell’arte, t.e. «teatro de profesiaj aktoroj») estas speco de improvizema teatro de baroka Italio. Sian pinton ĝi atingis inter la jaroj 1570 kaj 1650. De la 18a jc ĝia influo iom post iom malfortiĝas, kvankam multajn delartajn komediojn oni prezentas ankaŭ nuntempe. Delartaj trupoj forte influis aktorojn kaj dramverkistojn en ĉiuj eŭropaj landoj, kiujn ili atingis; interalie, ili rimarkeble influis la francan teatron per Moliero.

Reapero de la samaj drampersonoj en ĉiuj teatraĵoj kondukis al estiĝo de certaj teatraj tipoj, kun karaktera aspekto kaj konduto, nomataj maskoj (kaj en maskoj ofte aktorantaj).

Delarto evoluis paralele kaj konkure kun la elita dramarto humanisma, kiun oni nomis klera (itale «erudita»); apartaĵo de delarto estis improvizado. La aktoroj havis nur skizan scenaron, kaj farĉis ĝin per aktualaĵoj kaj gagoj (kiujn itale oni nomis lazzi). Nova apartaĵo estis apero de virinoj sur la sceno.

La ĉefaj maskoj estis du mastroj: Pantaleono kaj Doktoro (Pantalone kaj Dottore); du servistoj: Arlekeno kaj Brigelo (Brighella); ĉambristino Kolombino; Pulĉinelo kaj Kapitano. Aldoniĝis ankaŭ Pieroto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Callery, Dymphna. Through the Body: A Practical Guide to Physical Theatre. London: Nickalis Hernt Books (2001). ISBN 1-85459-630-6
  • Castagno, Paul C. The Early Commedia dell'Arte (1550–1621): The Mannerist Context. Bern, New York: Peter Lang Publishing (1994).
  • Cecchini, Pier Maria (1628) Frutti delle moderne comedie et avvisi a chi le recita, Padua: Guareschi
  • Green, Martin and John Swan. The Triumph of Pierrot: The Commedia dell'Arte and the Modern Imagination. University Park, PA: Pennsylvania State University (1993). ISBN 0-271-00928-4
  • Katritzky, M.A.The Art of Commedia: A Study in the Commedia dell'Arte 1560–1620 with Special Reference to the Visual Records. New York: Editions Rodopi (2006). ISBN 90-420-1798-8
  • Palleschi, Marino. The Commedia dell'Arte: Its Origins, Development & Influence on the Ballet. Auguste Vestris (2005)
  • Perrucci, Andrea (1699) Dell'arte rappresentativa premeditata, ed all'improviso
  • Rudlin,John. Commedia dell'Arte: An Actor's Handbook. Ebook Corporation.
  • Rudlin, John, and Oliver Crick. Commedia dell'arte: A Handbook for Troupes. London: Routledge (2001). ISBN 041-520-408-9
  • Scala, Flaminio (1611) Il Teatro Delle Favole Rappresentative, F.Mariotti (1976).
  • Taviani, Ferdinando kaj Marotti, Ferruccio, kaj Romei, Giovanna. La Commedia dell'arte e la societa barocca M. Bulzoni, Roma : 1969
  • Taviani, Ferdinando and M. Schino (1982) Il segreto della commedia dell'arte.
  • Tessari, R. (1969) La commedia dell'arte nel seicento
  • Tessari, R. (1981) Commedia dell'arte: la maschera e l'ombra