Pieroto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Paul Legrand kiel Pieroto ĉirkaŭ 1855. Foto de Nadar.

Pieroto (kaj internacie Pierrot) estas en teatro [r]olulo en la itala komedio k franca pantomimo, rekonebla per sia farunkovrita vizaĝo k longmanika, malstrikta blanka kitelo.[1] Nome li estas stereotipa rolulo de pantomimo kaj de commedia dell'arte kies origino estas en la fino de la 17-a jarcento en la itala trupo de aktoroj kaj komikistoj kiuj ludis en Parizo konata kiel Comédie-Italienne; la nomo Pierrot estas diminutivo de Pierre (Petro), pere de la sufikso -ot. Lia karaktero en nuntempa popola kulturo — en poezio, fikcio, kaj vidaj artoj, same kiel en verkoj por teatro, kino, kaj opero — estas tiu de trista klaŭno, deziranta la amon de Kolombino, kiu kutime rompas lian koron kaj lasas lin por Arlekeno. Li ludas senmaske, montrante blankigitan vizaĝon, kaj vestas larĝan blankan bluzon kun grandaj butonoj kaj ankaŭ larĝan blankan pantalonon. Foje li aperas kun kolumo kaj ĉapelo, sed plej ofte, ekde lia ludado fare de Jean-Gaspard Deburau, li portas nek kolumon nek ĉapelon, nur nigran verto-ĉapon. La difina karaktero de Pieroto estas lia naiveco: li estas vidata kiel stultulo, ofte mokcelo, sed tamen fidema.

Estis ĝenerale bufoneca Pieroto kiu aperis sur la scenejoj de Eŭropo dum la du unuaj jarcentoj de sia historio. Kun jam fruaj signoj de respekto, eĉ simpatia sinteno al la rolulo kiu aperis en la teatraĵoj de Jean-François Regnard kaj en la pentraĵoj de Antoine Watteau, sinteno kiu alprofundiĝos en la 19-a jarcento, post la Romantikistoj postulis la figuron kiel propra. Por Jules Janin kaj Théophile Gautier, Pieroto ne estis stulta sed avataro de la homoj de la post-revolucio, luktantaj, foje tragedie, por atingi lokon en la burĝara mondo.[2] Kaj postaj art/kulturaj movadoj trovis lin same klina al sia idearo: la Dekadencistoj turnis lin, kiel ili mem, en seniluzia disĉiplo de Schopenhauer, malamiko de la Virino kaj de dematura ideismo; la Simbolistoj vidis lin kiel izolita suferanto, sur la kruco de animema sensivo, kun amiko nur en la malproksima luno; la Modernistoj konvertis lin en ŭistlera temo por pentraĵoj egalaj laŭ formo, koloro kaj linino. Resume, Pieroto iĝis alter-ego de la artisto, specife de la fame aliigita artisto de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento.[3] Lia fizika izoleco; liaj akraj faloj en mutismo, la heredo de la granda mimo Deburau; liaj blankaj vizaĝo kaj kostumo, sugeste ne nur senkulpigon sed ankaŭ la palecon de la morto; lia ofte frustrata persekuto de Kolombino, pare kun lia neniam venkita senvorta naiveco — ĉio konspiris por meti lin ekster la fermita mondo de la commedia dell'arte kaj en la pli granda regno de mito. Multo de la mita kvalito ("Mi estas Pierrot," diris David Bowie: "mi estas ĉiu homo")[4] ankoraŭ aliĝas al la "trista klaŭno" de la postmoderna epoko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 4an de Septembro 2018.
  2. Janin nomis la Pieroton de Deburau "la popolo inter la popolo" (pp. 156-57); Gautier identigis lin kiel "la moderna proletaro, la pario, la pasiva kaj senhereda estaĵo" (V, 24).
  3. Por studo de la rilato inter modernaj artistoj kaj klaŭnoj ĝenerale, vidu Régnier, Ritter, kaj Jean Starobinski. Pri la moderna artisto specife kiel Pierrot, vidu Storey, Pierrot: a critical history, pp. 93–193, kaj ĉiujn el liaj Pierrots on the stage; ankaŭ Green kaj Swan, Kellein, Palacio, Sensibar.
  4. Jean Rook, "Waiting for Bowie, and finding a genius who insists he's really a clown", Daily Express, 5a de Majo 1976.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Green, Martin & Swan, John (1993). The Triumph of Pierrot: the Commedia dell’Arte and the modern imagination. New ed. University Park, PA: Pennsylvania State University Press. ISBN 002545420X.
  • Kellein, Thomas (1995). Pierrot: Melancholie und Maske. Munich: Prestel. ISBN 3791314351.
  • Palacio, Jean de (1990). Pierrot fin-de-siècle, ou, Les Métamorphoses d'un masque. Paris: Séguier. ISBN 287736089X.
  • Régnier, Gérard (2004). The great parade: portrait of the artist as clown. New Haven, CT: Yale University Press. ISBN 0300103751.
  • Ritter, Naomi (1989). Art as spectacle: images of the entertainer since Romanticism. Columbia, MO: University of Missouri Press. ISBN 0826207197.
  • Sensibar, Judith L. (1984). The Origins of Faulkner's art. Austin, TX: University of Texas Press. ISBN 0292790201.
  • Starobinski, Jean (1970). Portrait de l'artiste en saltimbanque. Geneva: Skira.
  • Storey, Robert F. (1978a). Pierrot: a critical history of a mask. Princeton, NJ: Princeton University Press. ISBN 0-691-06374-5.
  • Storey, Robert (Fall 1978). "Shakespeare at the Funambules: a translation of Théophile Gautier's 'Shakspeare aux Funambules' and a commentary". Mime, mask & marionette: a quarterly journal of performing arts. 1 (3): 159–79.