Jules Janin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Jules Janin
Tournachon, Gaspard-Félix - Jules Janin (1804-1874) (Zeno Fotografie).jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 16-an de februaro 1804 (1804-02-16)
en Sankta-Stefano
Morto 19-an de junio 1874 (1874-06-19) (70-jara)
en Parizo, Flag of France.svg Francio
Tombo Évreux
Loĝloko Rodano-Alpoj
Ŝtataneco Francio
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand
Profesio verkisto, dramisto, ĵurnalisto, theatre critic, literaturkritikisto
Lingvoj franca lingvo
Familianoj
Edz(in)o Anaïs Bosio
v  d  r
Information icon.svg

Jules Gabriel JANIN (naskiĝis la 16-an de februaro 1804, mortis la 19-an de junio 1874) estis franca verkisto kaj kritikisto.

Li ekkarieris kiel ĵurnalisto kaj kritikisto pri literaturo kaj teatro por gazetoj.

Li verkis romanojn kiel L'Âne mort et la Femme guillotinée ("La mortinta azeno kaj la gilotinita virino") (1829). La Confession (1830) sekvis, kaj poste en Barnave (1831), li atakis la familion Orléans. Ekde kiam Janin iĝis teatra kritikisto de Débats, kvankam li plue verkis librojn, li estis fama en Francio kiel teatra kritikisto. Janin verkis la tekston por la kanto Chant des chemins de fer de Hector Berlioz, kolega kritikisto de Débats. Post multaj jaroj de verkado de felietono li kolektis kelkajn el siaj artikoloj en la verko nome Histoire de la littérature dramatique en France (1853-1858).