Baroka teatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatrokorto de Almagro, ununura konservita en Hispanio tia kia ĝi estis en la 17a jarcento.

La Baroka teatro estis flora periodo de la teatro kiel literatura subĝenro kaj kiel populara spektaklo de la epoko, kiu etendis el Italio al la cetero de Eŭropo ĉefe en la 17a jarcento. Dum la Baroko fakte oni formis la naciajn teatrojn en Eŭropo; nome la Commedia dell'Arte en Italio; tiu de la Siglo de Oro en Hispanio, kie elstaris aŭtoroj kiel Lope de Vega, Tirso de Molina kaj Calderón de la Barca; Shakespeare kaj la Elizabeta teatro aŭ la Restoration comedy en Anglio; la Comédie-Française, Corneille, Molière kaj Racine en Francio. Okazis spektakla disvolvigo de la teknikoj kaj arto de scenejarto, kun inkludo ĉefe de muziko, pentrarto kaj inĝenierado kiel elementoj de la teatra spektaklo kiuj kondukis al plifirmigo de la opero, la baleto kaj la zarzuelo. La teatraj ĝenroj atingis normigon definitive kaj la evoluo de la antikvaj teatrokorto ĝis la modernaj teatrejoj je la itala (tio estas, kun tegmento, lampoj kaj granda fronta sidlokaro) helpis la aperon de la nuntempaj teatroj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gómez García, Manuel (1998). Diccionario del teatro. Ediciones AKAL. ISBN 9788446008279. paĝo 88.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]