Teatrokorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatrokorto de Almagro, ununura konservita en Hispanio tia kia ĝi estis en la 17a jarcento.

En Hispanio, TeatrokortoKortoteatro estas konstanta teatrejo starigita en interna korto de nenobelaj domoj, ĉu komunumaj ĉu gastejaj. Tiuj teatraj lokoj aperis komence de la 16a jarcento kiel evoluo de la ĝistiamaj provizoraj surstrataj aŭ enkortaj teatrejoj kaj akompanis la enorman disvolviogon de la teatro de la Hispana ora epoko. Unu el la plej gravaj el Hispanio estas la Teatrokorto de Almagro, en la regiono de Kastilio-Manĉo.

Dum tiu periodo, la teatro ludis eksterordinaran gravan rolon en Hispanio, kun aŭtoroj ĉefaj kiaj Lope de Vega, Juan Pérez de Montalbán, Tirso de Molina kaj Pedro Calderón de la Barca.

La dispono de la teatrokorto estis scenejo fone kaj korto centre por viroj, tute malantaŭ la scenejo en supra etaĝo sidlokaro por virinoj kaj ambaŭflanke plej prestiĝaj dislokoj por nobelaro. Tiu dispono similas al tiu de la elizabeta teatro en Anglio.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Miguel Ángel Hervás Herrera, Manuel Retuerce Velasco, Mª Concepción Sánchez de León Álvarez (2005). El Patio de Comedias de Nuestra Señora de la Concepción o Patio de Comedias de Torralba de Calatrava: un antiguo espacio escénico en el siglo XXI. Ayuntamiento de Torralba de Calatrava. ISBN 84-931051-6-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]