L'École des femmes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L'École des femmes
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro Molière
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1662
Ĝenro komedio
vdr

L'École des femmes (Lernejo de virinoj) estas komedio de Molière en kvin aktoj (konsistante respektive el kvar, kvin, kvin, naŭ kaj naŭ scenoj) kaj en versoj (1 779 inkluzive de 1 737 aleksandroj), kreita en Théâtre du Palais-Royal la 26-an de decembro 1662.

La teatraĵo, noviga en sia unika miksaĵo de farso kaj komedio en verso, estis grandega sukceso, kaj estigis serion da debatoj konataj kiel la "Querelle de L'École des femmes". Tiu ĉi kverelo, lerte ekspluatata de Molière, donis al li ŝancon respondi al la kritikoj al li direktitaj kaj klarigi sian draman projekton en komedio titolita La Critique de l'École des femmes (La Kritiko de la Lernejo de Virinoj), prezentita sur la scenejo de la sama teatro en junio de la sekvanta jaro.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Arnolphe Alidire S-ro de la Souche
Agnès Juna senscia knabino, edukita de Arnolphe
Horace Amanto de Agnès et filo de Oronte
Alain Kamparano kaj servisto de Arnolphe
Georgette Kamparanino kaj servistino de Arnolphe
Chrysalde Amiko de Arnolphe
Enrique Bofrato de Chrysalde kaj patro de Agnès
Oronte Patro de Horace kaj delonga amiko de Arnolphe
Notario (Ne citita en la origina eldono de 1663)

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Arnolphe, la ĉefrolulo, estas plenaĝa viro kiu edukis la junan Agnès ekde ŝi estis 4 jarojn aĝa. Arnolphe vivtenas Agnès vivantan en monaĥinejo ĝis la aĝo de 17 jaroj, kiam li translokigas ŝin al unu el siaj loĝejoj, kiun li konservas sub la nomo de Sinjoro de La Souche. La intenco de Arnolphe estas eduki Agnès en tia maniero ke ŝi estos tro senscia por esti malfidela al li kaj li iĝas obsedita kun evitado de tiu sorto. Tiucele, li malpermesas al la monaĥinoj kiuj instruas ŝin de instruado al ŝi pri io ajn kiu eble kondukos ŝin devojiĝi. Tuj de la plej unua sceno, Chrysalde, unu el liaj amikoj, avertas Arnolphe ke tia plano verŝajne malsukcesos, sed Arnolphe ne atentas.

Post kiam Agnès translokiĝas en la domon de Arnolphe, Arnolphe renkontas hazarde Horace, la junan filon de la amiko de Arnolphe Oronte, kiun Arnolphe ne vidis dum jaroj. Ne komprenante ke Arnolphe kaj Sinjoro de La Souche estas la sama persono, Horace senscie konfidas al Arnolphe ke li vizitis Agnès dum la pasinta semajno dum la dommastro, iu sinjoro de La Souche, estis for.

Arnolphe tiam planas superi Horace kaj certigi ke Agnès edziniĝos kun li.

Arnolphe iĝas pli kaj pli frustrita dum la teatraĵo pludaŭras. Agnès daŭre renkontiĝas kun Horace malgraŭ la malkontento de Arnolphe ĝis, finfine, miskompreno igas Arnolphe kredi ke Agnès jesis edziniĝi kun li kaj Agnès kredi ke Arnolphe donis sian permeson edziniĝi kun Horace. Kiam ili realigas la faktan situacion, Arnolphe malpermesas al Agnès vidi Horace. Horace, en sia aflikto, venas al Arnolphe, petante lian helpon en savado de Agnès de "Sinjoro de La Souche".

En la fina akto Oronte kaj Enrique alvenas kaj sciigas ke Horace devas edziĝi kun la filino de Enrique. La filino montriĝas esti Agnès, igante ĉion el la intrigado de Arnolphe senutila.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.