Smiljan Rozman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La sonoriloj)
Smiljan Rozman
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1927 (1927-01-28)
en Celje
Morto 15-an de marto 2007 (2007-03-15) (80-jaraĝa)
en Ljubljano
Lingvoj slovena vd
Ŝtataneco SlovenioSocialisma federacia respubliko JugoslavioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgo • pentristo • verkisto de porinfana literaturo • filmaktoro • muzikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Smiljan Rozman en 1962

Smiljan Rozman (naskiĝis la 28-an de januaro 1927, mortis la 15-an de marto 2007) estis slovenlingva verkisto, aŭtoro de multaj romanoj kaj novelaroj kiu ankaŭ skribis por junaj legantoj kaj scenarojn por infanaj programoj kaj dramaj serio en televido. [1]

Rozman naskiĝis en Celje en 1927. Baldaŭ post lia naskiĝo la familio transloĝiĝis al Mariboro kie li kreskis. Dum la Dua Mondmilito li estis devigita je punlaboro en Nazia Germanio kaj Nazie okupita Francio. Post la milito li laboris kiel fabrika laboristo, muzikisto, pentristo, aktoro kaj instruisto - kaj dumtempe kiel plentempa verkisto. Li mortis en Ljubljano en 2007.

En 1965 li gajnis la premion de la Fondaĵo Prešeren pro lia romano Druščina (La kunularo).[2] En 1968 li gajnis la premion Levstik pro lia libro Reporter Tejč poroča (Raportoj de Tejĉ la raportisto). [3]

Lia teatraĵo La sonoriloj (origine Zvonovi, libre publikigita nur en 1972) en esperantlingva versio estis unuafoje publike prezentita kadre de la 54-a UK 1969 en Helsinko, Finnlando, per la aktoro Mladen Serment de la Internacia Arta Teatro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]