Miguel Fernández

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miguel Fernández
Miguel Fernández Marín.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1950 (1950-05-18) (73-jara)
en Granado
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantistoverkistotradukisto • poeto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Arta programo de Miguel Fernández dum la 92-a SAT-Kongreso 2019

Miguel FERNÁNDEZ MARTÍN [migel' fernandeh martin'] naskiĝis en Granado (Hispanio), la 18-an de majo 1950. Tie li studis, krom la abiturienteco, solfeĝon kaj kant-arton. En 1968, li transloĝiĝis en Madridon kaj ekstudis en ĝia Politeknika Universitato. Esperantistiĝis en 1980. Li estas membro de i.a. HEF, SAT kaj UEA kaj iniciatinto de la Lirikaj Festoj de HEF kaj de la kolektivaj spektakloj Vivu la teatro! kaj kunfondinto de la Ibera Skolo aŭ Ibera Grupo de E-verkistoj. Li gajnis plurajn premiojn en la Internaciaj Floraj Ludoj kaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, de kiuj nuntempe li estas la Prezidanto. Miguel Fernández kunlaboras en diversaj revuoj, inter ili Beletra Almanako, Sennaciulo, Sennacieca revuo, La Ondo de Esperanto kaj Boletín de HEF. Li estas la aŭtoro de la lirika-muzika spektaklo La profil’ de viaj spuroj kaj de la teksto de samnoma kantato, la unua pri neesperanta temo en la historio de Esperanto, kun muziko de Pedro Vilarroig, premierinta en 1993, en la Palaco de la Muziko de Valencio, kadre de la 78a UK. Ekster Esperantujo, nuntempe Fernández ne malofte rolas kiel “la esperanta voĉo” de i.a. grupo da madridaj soci-kritikaj poetoj, kadre de poeziaj revuoj, publikaj deklamadoj ktp, kie siajn poemojn li prezentas nepre dulingve (hispane-esperante), kaj tenoras ĉe la madrida plektr-orkestro Calle del Barquillo.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Poemaroj[redakti | redakti fonton]

  • Ampoemaro, aperinta kadre de la kvaropa poemlibro Ibere libere (Gonçalo Neves, Georgo Kamaĉo (Jorge Camacho), Liven Dek, Miguel Fernández) (eld. IEM, 1993).
  • El miaj sonoraj soloj (eld. IEM, 1996).
  • Rev-ene (eld. SAT Eldona Fako Kooperativa, 2018).
  • Nova mondo en niaj koroj (tradukita antologio en kies apendico li republikigis du poemojn jam aperintajn en El miaj sonoraj soloj (eld. Calumnia, 2016).
  • Semilla de Arrebol (hispanlingva antologio, en elesperantigo far Miguel Fernández mem, de poemoj el liaj ĝis nun publikigitaj E-poemaroj) (eld. Calumnia, 2020).

Noveloj kaj romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Rakontoj en la kvaropa rakontaro Ekstremoj (Miguel Fernández, Jorge Camacho, Gonçalo Neves, Liven Dek) (eld. IEM 1997).
  • Novelkolekto La vorto kaj la vento (eld. Mondial, 2016).

Eseoj kaj prelegoj[redakti | redakti fonton]

  • Sur la spuroj de Federico García Lorca (monografio por fine neokazinta preuniversitata somerkurso de la Universitato de Santiago-de-Kompostelo, eld. Universidade de Santiago de Compostela, 1996).
  • Konfesinde: ni vivis kaj plu vivas (La Ibera Grupo: dudek jaroj da amikeco kaj kreado) (Beletra Almanako, Mondial, n-roj 14 kaj 15, 2012).

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba, teatraĵoj de Federico García Lorca (eld. La Misma, 1987).
  • Miguel Hernández, poeto de l’ popolo, komentita antologio de poemoj de Miguel Hernández (unua eldono de Grupo Esperanto de Valencia en 1988, dua eldono de HEF en 2017).
  • Ĝis tagmezo alvenos, novelo de Ignacio Aldecoa, ene de la novelduo, en la kastilia, esperanta kaj eŭska Recordando / Omaĝe / Gogoan al Aldecoa (eld. Alava Esperanto-Asocio, 1999).
  • Sanga nupto, de Federico García Lorca, dramo (eld. Andaluzia Esperanto-Unuiĝo/Hispana Esperanto-Federacio, 1998).
  • Poezio: armilo ŝargita per futuro, komentita antologio de hispanlingva poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia, konsistanta el 35 poetoj; Fernández tradukis 170 el la 182 poemoj, kaj verkis la longan enkondukon (eld. SATeH, 2013).
  • Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo, komentita liberecana antologio surbaze de tekstoj de Federica Montseny kaj Dolors Marin (eld. SATeH, 2014).
  • Bohemiaj lumoj, komentita teatraĵo de Ramón María del Valle Inclán (eld. Madrida E-Liceo, 2015).
  • Nova mondo en niaj koroj, elmontro el 23 nuntempaj hispanaj kritikaj poetoj (eld. Calumnia, 2016).
  • Tagoj kaj ruinoj, komentita taglibro hispanlingve verkita de la kataluna E-poeto Jaume Grau Casas dum lia ekzilo en francaj koncentrejoj post la hispana enlanda milito (eld. SATeH, 2017).
  • Vamos, vemos / Ni iras, vidas, dulingva (hispana-esperanta) poemaro de la nuntempa hispana poetino María Ángeles Maeso (eld. Lastura 2017).
  • La defio vivi kaj krei, komentita teatra monologo de Fernando J. López (eld. Liberanimo, 2017).
  • ¿Qué es el anarquismo / Kio estas anarkiismo?, enkonduko en la anarkiisman idearon far Alfredo González (eld. Ediciones Antorcha 2018).
  • Ha, Karmela!, komentita teatraĵo de José Sanchis Sinisterra (eld. Asociación Izquierda y Esperanto, SATeH, 2018).
  • Omaĝe al Lorca, antologio de poemoj de Federico García Lorca, kun eseoj kaj komentarioj. Eldonis Hispana Esperanto-Federacio, 2021, 300 p.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ligo al recenzoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.