UK 1993
| UK 1993 | ||
|---|---|---|
| Loko | Valencio, | |
| Ekde | 24-a de julio 1993 | |
| Ĝis | 31-a de julio 1993 | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |

La 78-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis de la 24-a ĝis 31-a de julio 1993 en Valencio, Hispanio. Ĝi havis 1 863 partoprenantojn el la tuta mondo kaj ĝia ĉefa sidejo estis la Palaco de la Muziko de Valencio. Samjare kaj samurbe okazis ankaŭ la Internacia Konferenco de ILEI.
Historio kaj sidejo
[redakti | redakti fonton]La kandidatiĝon de Valencio subtenis la valencia politikisto Vicente González Lizondo, kiu eĉ vojaĝis al la antaŭa Universala Kongreso en Vieno por promocii la urbon, kio fine sukcesis.
Pro la bona financa mastrumado kaj la ŝparo atingita dum la organizado de la kongreso, la loka grupo (Valencia Esperanto-Grupo, retejo: valencia.esperanto.es) povis aĉeti sian propran fizikan sidejon situantan ĉe la strato Peris y Valero n-ro 96.
Organiza teamo (LKK) kaj arta kulturo
[redakti | redakti fonton]La Loka Kongresa Komitato (LKK) elstariĝis pro sia glata teamlaboro kaj sperto jam akirita en antaŭaj okazaĵoj, kiel la Jubilea Nacia Kongreso de Madrido en 1987. La oficiala konsisto de la LKK kaj iliaj fakoj estis[1]:
- Augusto Casquero de la Cruz, prezidanto (elstarigita pro sia demokratia kaj inkluziva gvidstilo);
- Juan Antonio Giménez García, vicprezidanto;
- Juan Fontecha Soto, vicprezidanto;
- Santiago Miquel Planas, kasisto;
- Rafael Peris Solaz, bonvenigo kaj filatelaĵoj;
- Juan Carlos Ruiz Sierra, programo;
- José Pérez Sempere, kongresejo;
- José Añó Belda, infana kongreseto;
- Ana Montesinos (Ana Montesinos de Gomis), informado;
- Marko Esteban, junularaj aranĝoj;
- Miguel Fernández Martín, artaj aranĝoj;
- Francisco Aliaga Rocafull, loĝado;
- Manuel Gargallo Monforte, ekskursoj kaj loĝado.
Inter la gravaj konsilantoj kaj instigantoj de la komitato troviĝis ankaŭ Gian Carlo Fighiera kaj Ada Fighiera-Sikorska, krom la kunlaboro de personoj kiel Lupe Sanz kaj Carmen Suárez.
Dum la kongreso en la Palaco de la Muziko de Valencio, oni premieris la simfonian kantaton La profil' de viaj spuroj, verkitan de Pedro Vilarroig sur teksto de Miguel Fernández kaj interpretitan kune kun la Simfonia Orkestro de Valencio kaj la koruso Verda Stelo de Madrida Esperanto-Liceo[2].
Laŭ postaj atestoj de LKK-anoj kiel Ana Montesinos, la kunlaboro ene de la teamo estis aparte amika kaj harmonia, kio ebligis superi la organizajn defiojn sen internaj konfliktoj, fariĝante modelo de teama klopodo por postaj eventoj.
Kongresa simbolo
[redakti | redakti fonton]La kongresa simbolo, bildigita dekstre, kombinis la verdan Esperanto-stelon kun oranĝo, tiel ke la steleroj ankaŭ povus esti apudfruktaj verdaj folioj: ja la regiono Valencilando aparte konatas pro kultivo de oranĝoj. Iom similan kombinon cetere ankaŭ jam uzis la simbolo de la IJK 1986 en Israelo. Krome la simbolo de la Valencia UK aludis al la ondoj de la proksima Mediteranea Maro.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kongresa Kuriero de la 78-a Universala Kongreso de Esperanto en Bitarkivo.
- ↑ Boletín n-ro 281 (julio-aŭgusto 1987 / 1993), organo de Hispana Esperanto-Federacio en Bitarkivo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmeto pri solena kantado de la esperanta himno La Espero en la ferma ceremonio de la UK 1993 (serio "Historiejo" en Jutubo).

