UK 2011

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 2011
Loko Kopenhago, Regiono Hovedstaden, Flag of Denmark.svg Danio
Ekde 23-a de julio 2011
Ĝis 30-a de julio 2011
Oficiala retejo www.96uk-kopenhago.dk
← Antaŭa Sekva →
v  d  r
Information icon.svg
emblemo de la UK 2011.

La 96-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis ekde la 23-a ĝis la 30-a de julio 2011 en Kopenhago, la ĉefurbo de Danio. Aliĝis 1458 personoj el 66 landoj.[1]

Kongresurbo[redakti | redakti fonton]

Kopenhaga Kongresa Centro, la kongresejo
LKK-prezidantino Ileana Schrøder dum la akcepto en kopenhaga urbodomo.

La decidon pri elekto de Kopenhago kiel kongresurbo faris kaj diskonigis la estraro de UEA dum la 94-a UK okazinta en Bjalistoko 2009. Por organizi la Kongreson, kun Kopenhago konkuris Madrido. Kopenhago akceptis la kongreson jam la kvaran fojon en historio: antaŭaj UK-j tie okazis en la jaroj 1956, 1962 kaj 1975.

Kongresa temo[redakti | redakti fonton]

Laŭ decido de la Estraro de UEA, farita oktobre 2010, la temo de la 96-a UK estas "Dialogo kaj interkompreno"[2] kaj rilatas al la Internacia Jaro de la Junularo, anoncita de Unuiĝintaj Nacioj.[3] Irina Bokova, la Ĝenerala Direktoro de Unesko, sendis al la kongreso salutmesaĝon.[4] Enkondukon al la temo dum la solena inaŭguro de la kongreso faris Pernille Fenger, direktorino de la Kopenhaga oficejo de la Loĝantara Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNPF).[5]

Programeroj[redakti | redakti fonton]

Dum la 64a sesio de la Internacia Kongresa Universitato oni prezentis prelegojn pri astronomio, oksigeno, la hebrea lingvo, studaro pri la ĉielo, vikingoj, aidoso, homaranismo, Otto Jespersen kaj maŝintradukado kaj Apertius.

Grava okazintaĵo estis la prezentado de la teatraĵo Dek tagoj de kapitano Postnikov laŭ romano de Mikaelo Bronŝtejn fare de la asocio de dramaj artistoj de Serbio Savez Dramskih Umetnika Srbije kun Saŝa Pilipoviĉ en la rolo de Aleksandar Postnikov.

Programo[redakti | redakti fonton]

Kongresaj programeroj[redakti | redakti fonton]

Trejnaj programoj kaj ekzamenoj[redakti | redakti fonton]

Lingva agado[redakti | redakti fonton]

Movadaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Regiona agado[redakti | redakti fonton]

Fakaj asocioj[redakti | redakti fonton]

Organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kleriga programo[redakti | redakti fonton]

Aliaj prelegoj kaj prezentoj

Spektakloj[redakti | redakti fonton]

  • Nacia Vespero, (Tivoli-koncertejo)
  • Internacia Arta Vespero
  • Kariljon-koncerto (publika), Helligaandskirken
Koncertoj
Filmoj
Teatro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Esperanta Flago Universalaj Kongresoj Esperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2010
Prago 1996Adelaide 1997Montpellier 1998Berlino 1999Tel-Avivo 2000
Zagrebo 2001Fortalezo 2002Gotenburgo 2003Pekino 2004Vilno 2005
Florenco 2006Jokohamo 2007Roterdamo 2008Bjalistoko 2009Havano 2010
Kopenhago 2011Hanojo 2012Rejkjaviko 2013Bonaero 2014Lillo 2015
Nitro 2016Seulo 2017Lisbono 2018Lahti 2019Montrealo 2020