Fondaĵo pri Esperantaj Studoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ne konfuzi kun Eŭropa Scienca Fondumo (ESF)

La Fondaĵo pri Esperantaj Studoj (angle: Esperantic Studies Foundation, ESF) estas interlingvistika instanco starigita en 1968 fare de Jonathan Pool, E. James Lieberman kaj Humphrey Tonkin kiu subtenas universitatajn studojn, instruadon kaj esploradon de ĉiuj aspektoj de planlingvoj kaj la manieroj komunikiĝi translingve[1], aŭspicias kaj apogas konferencojn kaj studojn pri lingva diverseco kaj eblaj rimedoj por pli egaleca kaj daŭrebla kunekzistado de lingvoj.

La plejparto de la financaj rimedoj de la organizaĵo baziĝas sur la mondonacoj, iuj grandanime kiel tiu de la usona esperantistino Cathy Schulze. La plimulto de la projektoj ĝis nun apogitaj rilatas tute aŭ parte al Esperanto, taksata kiel modesta, sed reala sukceso por ne-heredita, internacia kaj interkultura lingvo.

La subteno de ESF turnas sin precipe al edukaj projektoj kaj sciencaj esploroj. Inter la projektoj subtenataj de ESF estas kelkaj esperantologiaj esploroj kaj la retejoj Edukado.net, Lernu!, Lingva Prismo kaj Tekstaro. Ĝi ankaŭ subtenas la serion de Nitobe-Simpozioj celitajn por altigi la nivelon kaj intensecon de publika kaj politika debato pri lingvopolitiko, la serion de lingvorilataj prelegoj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, Nord-Amerikan Someran Kursaron, la interlingvistikajn kaj esperantologiajn konferencojn kaj studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando).

Ĝi provizas subtenon al universitataj esploristoj por fari esplorojn kaj publikaĵojn, kiuj kongruas kun la celoj de ESF.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interlingvistiko

Esperantologio

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

(eo, en) Esperantic Studies Foundation (ESF) : http://esperantic.org

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo parte baziĝas sur la samtitola artikolo en alilingvaj vikipediaj versioj (angla, nederlanda).

  1. www.languageandtheun.org.