Kajto (muzikgrupo)
Kajto | |
---|---|
![]() Kajto dum prezentiĝo
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | ![]() |
Ĝenroj | popolmuziko, maristaj kantoj |
Aktivaj jaroj | 1987 - nuntempo |
Parencaj temoj |
Esperanto-muziko |
Retejo | Kajto |
Membroj | |
Antaŭaj membroj | |
Kajto estas nederlanda muzikgrupo el Frislando. La repertuaro de Kajto konsistas el vigla popolmuziko, maristaj kantoj, kanonoj kaj popoldancoj. Kajto kantas ĉefe en Esperanto sed ankaŭ nederlande, frise kaj en aliaj lingvoj. Dum la koncertoj la grupo invitas la publikon al kunkantado.
En 2004 la grupo estis premiita per FAME-premio pro sia kontribuo al Esperanto-muziko.
Ilia TTT-a paĝaro uzas propran skribosistemon je kelkaj paĝoj.[1]
Membraro[redakti | redakti fonton]
- Nanne Kalma: kantado, gitaro, cistero, mandolino, buŝharmoniko, violono
- Marita Kruijswijk: kantado, bekflutoj, ŝalmo
- Ankie van der Meer: kantado, gitaro, banĝo
- Marian Nesse: kantado, akordiono
Post ĉirkaŭ 2007, la grupo ne plu estas kvaropo[2]: nur Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer daŭre kunludas duope sub la nomo "Kajto". Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse partoprenas novan grupon "Kapriol'!", kun Rutger Dijkstra kaj Ad Bos. La nova grupo Kapriol'! tamen ankoraŭ ludas dum koncertoj kelkajn verkojn de la repertuaro de la tiama kvaropo Kajto. Dum 2017, tamen, por celebri la 30-jaran datrevenon de la originala grupo, ĉiuj antaŭaj kvar membroj prezentis sin kune kiel "Kajto Kvarope"[3].
Diskaro[redakti | redakti fonton]
- 1989 – Flugdrako
- 1991 – Procesio Multkolora
- 1993 – Tohuvabohuo
- 1999 – Masko
- 2004 – Lokomotivo, rulu nun!
- 2011 – Duope
- 2015 – Flugas
- 2019 – La universala arbo[4]
Libroj[redakti | redakti fonton]
La grupo ankaŭ eldonis du librojn, nome:
- Kajto – kanonoj (1995): teksto kaj muziknotoj de 18 kanonoj
- Kajto – kantlibro (1995): (kun multe da fotoj kaj muziknotoj)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Nova oficiala retejo
- Malnova oficiala retejo
- Paĝo ĉe Vinilkosmo, kie eblas aĉeti ĉiujn albumojn de Kajto
- Paĝo ĉe Spotify, kun ĉiuj albumoj de Kajto
- Paĝo ĉe Apple Music, kun ĉiuj albumoj de Kajto
- Paĝo ĉe Deezer, kun ĉiuj albumoj de Kajto
- Paĝo ĉe MusicBrainz, la "malferma muziko-enciklopedio"
- Malnova paĝaro
- Tekstoj de la kanzonoj
|
- ↑ http://www.kajto.co.nl/Kajto_Ortografio.html
- ↑ El la oficiala TTT-paĝo: https://marianta.home.xs4all.nl/kajto.htm#esperanto
- ↑ Informo ĉe la unua linio de la teksto en la oficiala TT-paĝohttps://marianta.home.xs4all.nl/kajto.htm#esperanto
- ↑ https://www.vinilkosmo-mp3.com/en/song-traditional-progressive/kajto-115/8-la-universala-arbo.html