Fondaĵo Ivo Lapenna
La Fondaĵo Ivo Lapenna celas subvenciadi el la interezoj de la kapitalo publikaĵojn konformajn al Humaneca Internaciismo kaj Aktiva Neŭtraleco, du konceptoj de Ivo Lapenna.
Stipendioj[redakti | redakti fonton]
La stipendio konsistas el subvenciado al disertacioj je universitata nivelo (doktoriĝoj, magistriĝoj, licencioj), kiuj temas pri esperantologio kaj/aŭ pri Esperanto en rilato kun interlingvistiko kaj estas ellaboritaj en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Ivo Lapenna.
Disertacioj subvenciitaj[redakti | redakti fonton]
Ĝis nun Stipendio Ivo Lapenna estis aljuĝita al jenaj faklaboraĵoj:
- 1992
- Sprachwandel bei einer Plansprache am Beispiel des Esperanto (Lingvoshanghigho ĉe planlingvo je ekzemplo de Esperanto), disertacio akceptita de la Universitato de Konstanz (Germanio); aŭtoro: D-ro Benoît Philippe
- Le lingue nelle Comunita Europea con particolare riguardo all' inglese (La lingvoj en Eŭropa Komunaĵo, kun aparta atento pri la angla), disertacio akceptita de la Universitato de Torino (Italio); aŭtoro: D-rino Marina Mazzero
- Interlinguistik und Esperanto im Zarenreich und in der Sowjet-union (Interlingvistiko kaj Esperanto en cara regno kaj en Sovet-Unio), licencia verkaĵo akceptita de la Universitato de Zuriko de Zuriko (Svislando); aŭtoro: S-ro Andy E. Künzli
- 1993
- Lingue naturali e lingue artificali: La sintassi dell' inglese e dell' Esperanto (Naturaj kaj artefaritaj lingvoj: Sintakso de la angla lingvo kaj de Esperanto), disertacio akceptita de la Universitato de Pavia (Italio); aŭtoro: D-rino Paola Pruzzi
- 1996
- Skautowej Ligi Esperanto 1918-1995 (Monografio de Skolta Esperanto-Ligo), magistra disertacio akceptita de la Jagiellona Universitato de Krakovo (Pollando); aŭtoro: S-ro Jaroslaw A. Fotyga
- 1997
- La propedeŭtika valoro de Esperanto en formado de hungaraj infanoj, lernontaj la italan lingvon, akceptita de la Universitato Eötvös Loránd (Budapeŝto); aŭtoro: D-rino Katalin Smideliusz