UK 2022
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
UK 2022 | |
---|---|
Loko | Montrealo, Kebekio, ![]() |
← Antaŭa | Sekva → |
La 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en 2022 en Montrealo (Kanado). Oni unue planis ĝin por 2020, sed oni poste ŝovis ĝin al alia jaro pro la kronvirusa pandemio. La Kanada Esperanto-Asocio (KEA) estas la invitanto kaj Esperanto-Societo Kebekia (ESK) estas la loka organiza forto de la evento. La lasta fojo, kiam la Universala Kongreso okazis en Kanado, estis en 1984 en Vankuvero, kaj la lasta fojo, kiam la UK okazis en la orienta parto de Nord-Ameriko, estis en 1910 en Vaŝingtono (Usono).
Organiza teamo[redakti | redakti fonton]
La kerna teamo konsistas el ses lokanoj:
- Normand Fleury, estrarano kaj dum longa tempo prezidanto de Esperanto-Societo Kebekia (ESK), kiun UEA honoris pro la elstara agado dum la solena fermo de la 102-a UK en Seulo (Sud-Koreujo), estas la LKK-estro.
- Nicolas Viau, prezidanto de ESK, estas ankaŭ la vicprezidanto de la LKK kaj zorgos pri alekstera komunikado.
- Joel Amis, la antaŭa ekzekutiva direktoro de Esperantic Studies Foundation (ESF), estas alia vicprezidanto de la LKK.
- Garry Evans, profesia ekonomikisto, estas la kasisto.
- Suzanne Roy (Suzano la Dua), la respondeculo pri ekskursoj
- Eugenia Amis, redaktoro de La Riverego kaj antaŭa redaktoro de Kontakto, okupiĝos pri la rilatoj kaj komunikado kun esperantistoj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]