Saltu al enhavo

Davide Astori (lingvisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Davide Astori)
Atentu: Evidente ne temas pri la samnoma futbalisto, naskiĝinta en 1987 kaj jam mortinta marte 2018 en aĝo de 31 jaroj.
Davide Astori (lingvisto)
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1971 (1971-05-28) (55-jaraĝa)
en Kremono
Lingvoj itala Esperanto latina araba hebrea kurda kataluna rumana
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Munkena universitato
universitato de Parmo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
filologo Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://eventaservo.org/e/Ot7TZani_cXoL25Z
vdr

Davide Astori estas itala filologo, lingvisto, ĵurnalisto kaj esperantisto. Li magistriĝis pri beletro kun klasika orientiĝo, doktoriĝis pri romanidaj lingvoj ĉe la Munkena Universitato (LMU) kaj diplomiĝis pri paleografio ĉe la Ŝtata Arkivo de Parmo.

Ĵurnalisto, post instruado de la rumana, hebrea, araba kaj sanskrito, li estas, ekde decembro 2006, esploristo de lingvoscienco ĉe la universitato de Parmo. Liaj ĉefaj interesoj: hindoeŭropeco, kontakto inter lingvoj, tradukscienco, lingvaj minoritatoj kaj lingvopolitiko.

El liaj publikaĵoj menciindas:

[redakti | redakti fonton]
  • Parlo latino [Mi parolas la latinan], Garzanti Editore, Milano (1995)
  • Parlo Yiddish [Mi parolas jidon], Vallardi Editore, Milano (2001)
  • Leggiamo i geroglifici [Ni legu la hieroglifojn], Cremonabooks, Cremona (2004)
  • Parlo Curdo [Mi parolas la kurdan, Vallardi Editore, Milano (2006)
  • Parlo Catalano [Mi parolas la katalunan], Vallardi Editore, Milano (2006)
  • Eugène Ionescu, Englezeşte fără profesor [La angla sen instruisto], MUP, Parma 2006.

Specife pri la Esperanto interalie menciindas jenaj artikoloj kaj tekstoj:

[redakti | redakti fonton]
  • Rotary ed Esperanto. Oltre settant'anni di interesse rotariano per la lingua ausiliaria internazionale Rotario kaj Esperanto. Pli ol sesdek jaroj da intereso rotaria pri la internacia helplingvo], en Rotary Distretto 2050 jaro VI n. 15 (2000), paĝo 9
  • La poesia esperantista [La Esperanta poezio], unua parto en Poesia 205 (jaro XIX: maje 2006) paĝoj 65-76 kaj dua parto 206 (jaro XIX: junie 2006) paĝoj 65-76
  • Pianificazione linguistica e identità: il caso emblematico dell' Esperanto [Lingva planado kaj identeco: la simbola kazo de Esperanto], en Metabasis. Filosofia e comunicazione(internacia filozofa revuo reta: www.metabasis.it) 5, jaro III (maje 2008)
  • Saussure e l'Esperanto all'interno del dibattito (inter)linguistico sulle lingue internazionali ausiliarie nell' Europa di inizio sec. XX Ferdinand de Saussure kaj Esperanto en la debato (inter)lingvistika pri la internaciaj helplingvoj en la Eŭropo de la komenciĝanta 20-a jarcento], en Atti del Sodalizio Glottologico Milanese Vol. III n.s. (2010 [2008]), paĝoj 102-120
  • E non si parlerà di politica né di religione. La lingua è solo uno strumento di comunicazione? À rebours per un recupero delle idealità dell' iniziatore della Lingvo Internacia [Kaj oni ne parolos pri politiko nek pri religio. Ĉu la lingvo estas nur komunikilo? À rebours por rekuperi la idealon de la iniciatinto de la Lingvo Internacia], speciala eldono de L'Esperanto, 2008
  • Se non fossi ebreo ... Qualche nota per una riflessione sul rapporto fra ebraismo ed esperanto [Se mi ne estus hebreo ... Kelkaj notoj por prikonsidero de la rilato inter hebreismo kaj Esperanto], enkonduko al la itala traduko de: Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, Via Zamenhof, Giuntina Editrice, Firenze 2009 [La Zamenhofstrato, eldonejo Varpas, Kaŭno 2003], paĝoj 5-10

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]