Kurda lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kurdio/Kurdistano : La ŝtatoj sur kies teritorio etendiĝas partoj de Kurdio, evitas la esprimon Kurdio aŭ eĉ simple malpermesas uzon de tio.
Kurdio/Kurdistano : La ŝtatoj sur kies teritorio etendiĝas partoj de Kurdio, evitas la esprimon Kurdio aŭ eĉ simple malpermesas uzon de tio.

La kurda lingvaro (kurde: kurdî) estas kolektiva nomo por familio de kvin medaj lingvovariantoj aŭ dialektoj parolataj inter alie de la kurdoj.

Ĝi apartenas al irana grupo de la hindirana lingvaro, kiu estas unuagrada branĉo de la hindeŭropa lingvaro. La kurdaj lingvovariantoj estas parolataj en Turkio, Sirio, Irako (Aŭtonoma Regiono Kurdistano), Irano, Armenio, Turkmenio kaj Azerbajĝano. Depende de la fontoj, ĝi havas inter 35 milionojn kaj 40 milionojn da parolantoj, plejparte dulingvaj.

Depende de la lando, ĝi uzas tri diversajn alfabetojn: la latinan, la cirilan kaj la arab-persan, adaptitajn al la specifaj sonoj de la lingvovariantoj.

En Turkio, ĝis la fino de la 2000-aj jaroj, paroli aŭ aŭskulti kurdan muzikon povus esti kaŭzo por enkarcerigo. La kurda estas krom la araba oficiala lingvo en Kurdistano de Irako[1].

Lingvo-variantoj[redakti | redakti fonton]

La kapricoj de kurda historio, verŝajne ligitaj al la montega reliefo kiu karakterizas kaj dividas la vastan kurdan regionon en almenaŭ tri grandajn partojn, malhelpis la kurdojn unuigi sian lingvon.

La kurda lingvo estas dividata en tri diversaj lingvovariantoj: norda kurda (Kurmanji), la centra kurda (Sorania) kaj la suda kurda (Xwarîn).

La kurmanĉa kaj la sorana multe diferencas ne nur en lingvaĵo, sed ankaŭ pro la fakto, ke la kurmanĉa uzas la latinan alfabeton dum la sorana uzas la arab-persan alfabeton (ne la araban, ĉar fakte en en la sorana oni skribas ankaŭ vokalojn)[2].

Kurmanĉa[redakti | redakti fonton]

La norda varianto nomiĝas en Esperanto la kurmanĉa (kurmanci (elp; kurmanĉi) aŭ kurmanji, parolata de pli ol 60% de la kurdoj, Kurmancî estas siavice dividata en tri variantoj (norda Kurmancî - meza Kurmancî kaj suda Kurmancî).

La kurmanĉa ('Kurmanji', prononcu: kurmanĉi) estas la plej parolata varianto: en la nordaj partoj de Kurdio, plejparte Turkio, sed ankaŭ en Sirio, Irako kaj Irano, samkiel en Armenio, Libano kaj en la landlima regionoj inter Turkmenio kaj Irano.

Sorana[redakti | redakti fonton]

La centra kurda varianto nomiĝas la sorana ('soranî') estas parolata de ĉirkaŭ 30% de la kurdoj en okcidenta Irano kaj en la sudo de la Aŭtonoma Regiono Kurdistano (Irako).

Pahlavana[redakti | redakti fonton]

La suda varianto nomiĝas en Esperanto la pahlavana ('Pahlavani') kaj apartenas al la sudkurdaj dialektoj (kurdîy xwarigpahlavanî, arabe; پاڵەوانی, kelhorî aŭ kalhori, lekî aŭ laki, feylî aŭ fejli ktp.) estas parolataj ĉirkaŭ la kurda urbo Kermanŝaho kaj Ilamo. La pahlavanî havas multajn strangaĵojn kaj retenis pli malnovan elparoladon. Ĝi estas parolata en okcidenta Irano kaj en la nordoriento de Irako kaj en diversaj iranaj regionoj, same kiel en la areo de Ankaro (Shêx Bizinî). La lingvo estas forte influita de la persa en la orientaj lokoj.

Aliaj variantoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj lingvovariantoj estas la gorana (orienta varianto) kaj la zazaa (okcidenta varianto), sed laŭ esploroj de lingvistoj ili ambaŭ estus sendependaj lingvoj kaj ne kurdaj dialektoj [3].

Gorana

La orienta kurda nomiĝas en Esperanto la gorana ('gurani') estas parolata sude de la kurdaj regionoj de Irako kaj Irano (ĉirkaŭ Kermanŝaho).

Zazaa

La okcidenta varianto estas la zazaa lingvo ('zazaki') ĉefe parolata en la oriento de Turkio estas antikva dialekto de la kurda lingvo. Ĉirkaŭ 30 % el la ĝiaj vortoj similas al la vortaro de la antikva sankta libro Avesto de Zaratuŝtrismo. Atentu: Kontraŭe al tiu disdivigo, la vikipedia artikolo pri la zazaa lingvo tamen asertas, ke tiu lingvo, kvankam lingve simila al la kurda, ne kalkuleblas kiel ĝia varianto[4].

Lingvo-kodoj[redakti | redakti fonton]

ISO-639/1 : KU
ISO-639/2 : KUR
DIN 2335  : KU

Skriboj[redakti | redakti fonton]

Pro historiaj kaj politikaj kialoj, la kurda estas nuntempe skribita per tri malsamaj alfabetoj: la latina alfabeto (por kurdoj de Turkio kaj Sirio), la cirila alfabeto (por kurdoj de la iamaj sovetiaj respublikoj) kaj la araba alfabeto (por la kurdoj de Irako kaj Irano).

Depende de la lando, ĝi uzas tri diversajn alfabetojn: la latinan, la cirilan kaj la arab-persan, adaptitajn al la specifaj sonoj de la lingvovartiantoj.

La latina alfabeto estas la ĉefa alfabeto de la plej parolata kurda lingvovarianto (kurmanĝi) parolata inter 8-10 milionoj da homoj.

laŭ la latina alfabeto

Majusklaj
A B C Ç D E Ê F G H I Î J K L M N O P Q R S Ş T U Û V W X Y Z
Malgrandlitere
a b c ç d e ê f g h i î j k l m n o p q r s ş t u û v w x y z

Ĝi havas :

31 literojn :

a b c ç d e ê f g h i î j k l m n o p q r s ş t u û v w x y z

8 vokalojn:

Kurda a e ê i î o u û
Esperanta a _ e _ i o _ u

kaj 23 konsonantojn:

Kurda b c ç d f g h j k l m n p q r s ş t v w x y z
Esperanta b ĝ ĉ d f g h ĵ k l m n p _ r s ŝ t v ŭ ĥ j z

laŭ arab-perda alfabeto

ى, ێ, ﮪ , ﻭﻭ, ﻭ , ﯙ , ﻥ , ﻡ , ﻝ, ڵ, ﮒ, ﮎ, ﻕ, ڤ, ﻑ, ﻍ, ﻉ, ﺵ, ﺱ, ﮊ, ﺯ, ڕ, ﺭ, ﺩ, ﺥ, ﺡ, ﭺ, ﺝ, ﺕ, ﭖ, ﺏ, ﺋ, ﺍ

laŭ la cirila alfabeto :

А, Б, В, Г, Г', Д, Е, Ә, Ә́, Ж, З, И, Й, К, К', Л, М, Н, О, Ö, П, П', Р, Р', С, Т, Т', У, Ф, Х, Һ, Һ', Ч, Ч', Ш, Щ, Ь, Э, Q, W

Vortaro[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj originaj kurdaj vortoj:

Du = du
kvar = çar, (çwar)
ses = şeş
naŭ= neh, (no)
dek = deh, (de)
cent= sed
mi = ez, (min)
ci = tu
vi = tu
akva = av
nun = nuha, (nuke)
frato = bra
astero = aster
stelo = stêrk, (stêr)
monato = meh, (mang)
futo = ling, (nig, pê)
osto = hestî (esk)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esktera ligilo[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de kurso de Esperanto en la kurda varianto sorani

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) The World Factbook, Irak, People
  2. (angla) Martijn Kingma, Is Kurdish television here to stay ? (ĉu kurda televido estas ĉi tie por resti ?), Minorities and multilingualism, Universitato de Groningen, la 17-an de novembro 2016, alirite la 5-an de aŭgusto 2018.
  3. (de) Ludwig Paul: Zaza(ki) – Dialekt, Sprache, Nation? In: Religion und Wahrheit. Religionsgeschichtliche Studien. Festschrift für Gernot Wießner zum 65. Geburtstag. Eld. Bärbel Köhler. Harrassowitz Verlag, Wiesbaden, 1998, paĝo 385.
  4. (en) Ludwig Paul, Zaza(ki), Dialekt, Sprache, Nation?, p. 385, en; Religion und Wahrheit - Religionsgeschichtliche Studien, eld. Bärbel Köhler, 1998, Harrawitz Verlag - Wiesbaden, ISBN 3-447-03975-3