Saltu al enhavo

Aŭtonoma Regiono Kurdistano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭtonoma Regiono Kurdistano
Heremê Kurdistanê / Iqlĩm Kurdistãn al-‘Irāq
Aŭtonoma Regiono
FlagoBlazono
aŭtonoma regiono, Kurdish-inhabited area [+]

LandoIrako

ĈefurboArbil
- koordinatoj36° N, 44° O (mapo)36.18333333333344Koordinatoj: 36° N, 44° O (mapo)
Akvokolektejo46 861 km² (4 686 100 ha) [+]
Areo46 861 km² (4 686 100 ha) [+]

Loĝantaro6 171 083 [+] (2020)
Denseco131,69 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+03:00 [+]

Aŭtonoma Regiono Kurdistano (Tero)
Aŭtonoma Regiono Kurdistano (Tero)

Aŭtonoma Regiono Kurdistano (Iraka Kurdio)
Aŭtonoma Regiono Kurdistano (Iraka Kurdio)
DEC

Aŭtonoma Regiono Kurdistano (Irako)
Aŭtonoma Regiono Kurdistano (Irako)
DEC

Map
Aŭtonoma Regiono Kurdistano

Vikimedia Komunejo:  Iraqi Kurdistan [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
v • d • r
Aŭtonoma Regiono Kurdistano
Heremê Kurdistanê / Iqlĩm Kurdistãn al-‘Irāq
flago de la Regiono Kurdistano
flago de la Regiono Kurdistano

blazono de la Regiono Kurdistano

blazono de la Regiono Kurdistano
mapo
situo de la Regiono Kurdistano
bazaj datumoj
ĉefurboArbil
oficialaj lingvojkurde kaj arabe[1]
prezidanto
Nechervan Barzani
ĉefministro
Masrour Barzani
himnoEy Reqîb
loĝantaro7.549.842 (2009)
 - loĝdenso189 loĝ./km²
areo40.000 km²
aŭtonomia statuto de1970
valutoiraka dinaro
(1991 ĝis 2003 "svisa dinaro")
En 1975
En 1998
En 2009

La Aŭtonoma Regiono Kurdistano (kurde Heremê Kurdistanê) estas aŭtonoma regiono en la nordo de la ŝtato Irako.

Laŭ la stato de 2020 en la regiono vivis 6 171 083 loĝantoj sur areo de 46 861 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 132 loĝantoj/km².

Ĝi instaliĝis kadre de la "marta manifesto" en 1970, konsentita inter la tiama iraka vicprezidanto Sadam Husein kaj la reprezentantoj de la kurdaj partioj gvide de Molla Mustafa Barzani sub la nomo Kurda Aŭtonoma Regiono. Pro regionaj patriotismaj kialoj en 2005 ĝi ricevis la nunan nomon Aŭtonoma Regiono Kurdistano, por doni oficialan statuson al la etna-geografia termino Kurdistano respektive Kurdio. La politikaj partioj Patriotisma Unio de Kurdistano (PUK) kaj Kurdistana Demokratia Partio (KDP) konsistigas la regionan registaron. La Aŭtonoma Regiono Kurdistano havas propran flagon, propran konstitucion kaj propran himnon, nomatan Ey Reqîb.

Parlamento de Regiono Kurdio (kurde پەرلەمانی كوردستان) estas la parlamento de la Aŭtonoma Regiono Kurdistano de Irako. La parlamento konsistas el reprezentantoj de la malsamaj partioj aŭ listoj, kiuj estas elektitaj ĉiun kvaran jaron en la provincoj de Iraka Kurdio nuntempe sub la aŭtoritato de la regiona registaro de Kurdio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]