Saltu al enhavo

Ana Montesinos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ana Montesinos
Persona informo
Naskonomo Ana Montesinos Marín
Naskiĝo 31 de marto de 1947
en Valencio (Hispanio)
Lingvoj hispana, angla, esperanto, franca
Ŝtataneco hispana kaj brita
Klereco Diplomo pri filozofio kaj homaj sciencoj (modernaj lingvoj)
Alma mater Universitato de Valencio
Familio
Parencoj Francisco José Montesinos Luna (patro) kaj Ana Marín Ortiz (patrino)
Okupo
Okupo Instruistino de la hispana kaj interpretisto angla-hispana
Esperanto
Esperantistiĝis en 1979
vdr

Ana MONTESINOS de Gomis estas hispana instruistino, interpretistino, esperantistino kaj aktivistino por la rajtoj de la Palestina popolo, kiu nuntempe loĝas kaj en Britio kaj en Hispanio.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Naskita el progresemaj gepatroj, kiuj subtenis la flankon venkitan de Franco en la Hispana Enlanda Milito, kaj kiuj ĉiam montris markitan intereson pri humanismaj kaj sociaj kialoj.[1]

Ŝi studis en alternativa, neoficiala lernocentro nomata "Akademio Sempere", fondita de Ángela Eufemia Sempere Sanjuan.

Ana naskiĝis kaj kreskis dum la postmilita periodo, kio, kune kun la familia kaj lerneja etosoj, sendube influis ŝian mondrigardon.

Konflikto, kiu ĉiam aparte tuŝis ŝin ekde ŝia adoleskeco, estas la terura situacio de la palestina popolo, favore al kiu ŝi agis per ĉiuj rimedoj je sia dispono.

Ekde 1983 ŝi aktivis en Esperantujo: en madridaj rondoj, kie ŝi interalie instruis Esperanton laŭ la Czeh-metodo[2]; helpis diversajn iniciatojn, kiel ekzemple al organizado de kongresoj tra diversaj landoj[3][4]. Ŝi ankaŭ apogis la muzikgrupon Amindaj, kies kompaktdisko estis eldonita en oktobro 2011.[5]

Ŝi reprezentis diversloke la societon Rondo Kato, kiu kunigas kat-amantojn el la tuta mondo.[6]

Ŝi ofte partoprenis en lokaj kaj internaciaj eventoj -inkluzive la Universala Kongreso de 1993- organizataj de la Valencia Esperanto-Grupo gvidataj de Augusto Casquero de la Cruz.

En 2024 ŝi deĵoris en la Hispana Esperanto-Kongreso en Cheste.

  1. La historia de nuestros abuelos (Colección Biografía e Historia). Francisco José Iglesias Bayarri, Elsa Montesinos Safranez. Valencio, 2013. Eldonejo "Llorens Servicios Gráficos"
  2. Cseh-instruado kaj la Internacia Esperanto- Instituto
  3. En La Habana Congreso Universal de Esperanto en Granma, La Habana, 18a de julio 2010. Año 14 / Numero 200. Alirita la 16an de Majo 2021.
  4. El Congreso Universal de Esperanto comienza en Cuba con delegados de 60 países. Arkivita el la originalo je 2021-05-16. Alirita 2021-05-16 .
  5. AMINDAJ - Contramaestre - Santiago de Cuba en Vinilkosmo