Tsvi Sadan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tsvi Sadan
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1963 (1963-03-15) (61-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Israelo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Tsvi SADAN, hebree צבי סדן (naskiĝis kiel Tsuguja Sasaki, japane 嗣也 佐々木, la 15-an de marto 1963 en 由利本荘市 (Jurihonĝō), gubernio Akita, Japanio) estas japandevena israela lingvisto. De 2013 ĝis 2018 li estis membro de la Akademio de Esperanto. Ekde 2004 li loĝas en Israelo.

Li doktoriĝis pri hebrea lingvistiko ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo, kaj estas postenrajta supera docento pri hebrea lingvistiko ĉe la Universitato Bar-Ilan. Lia intereso fokusiĝas pri la moderna hebrea, la moderna jida, Esperanto, morfologio, leksiko, kontaktlingvistiko, socilingvistiko kaj onomastiko.

Li estas membro de la komitato pri hebrea lingvistika terminologio ĉe la Akademio de la Hebrea Lingvo en Israelo. Pri la moderna hebrea li prelegis kaj skribis multe en kvin lingvoj (Esperanto, la angla, japana, jida kaj la hebrea mem).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]