Atako de la lunaj zombioj
Atako de la lunaj zombioj | |
---|---|
Originala titolo | Attack of the moon zombies |
Produktadlando | Usono |
Filmita en | Usono |
Originala lingvo | Angla Esperanto |
Kina aperdato | la 30-a de majo 2011 |
Daŭro | 99 minutoj |
Ĝenro | horora |
Buĝeto | 20,000$ UD |
Reĝisoro(j) | Christopher Mihm |
Produktisto(j) | Christopher Mihm Stephanie Mihm |
Scenaro | Christopher Mihm |
Ĉefrolantoj | Mike Cook Michael Kaiser Sid Korpi Douglas Sidney Shannon McDonough Daniel R. Sjerven Robert Arndt Stephanie Mihm Mark Haider Christopher R. Mihm Maggie Schultz Robert Silinghia Anthony Kaczor |
Produkto | Sainteuphoria |
Atako de la lunaj zombioj (angle Attack of the moon zombies) estas sciencfantasta kinofilmo de 2011, reĝisorita de Christopher R. Mihm. Ĝi estis tradukita kaj dublita al Esperanto laŭ la iniciato de la reĝisoro mem.
Scenaro[redakti | redakti fonton]
Profunde sub la surfaco de la luno, pratempa fieco revenas por infekti la homaron[1]...
Dudek jaroj pasis de kiam D-ro Vincent' Eduards' (denove ludita far talentega Majk Kuk (ang. "Mike Cook")) alprenis iun radiiĝan mutaciitan vespertan kreitaĵon kaj pretas emeritiĝi. Dum efektivigo de sia anstataŭigo en la Ĵakson' Luna Bazo, ili hazarde malkovras ŝajne neeblan: eksterteran plantan vivoformon surlunan! Bedaŭrinde, submetiĝo al la sporoj de tiu alimonda vegetaĵo kaŭzas tujan morton. Veege, tiuj kiuj estis mortigitaj pro ili ne restas tiel, sed anstataŭe volas nenion alian ol plinombriĝi! [2]
Notoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Informo pri la esperantigo de la verko (Angle)
- http://www.sainteuphoria.com/aotmz.html Angle
- Paĝoj de Enrike Esperante