BA19

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beletra Almanako 19
numero
Speco Literatura revuo
Formato 149 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato februaro 2014

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto, István Ertl kaj Tim Westover
Ĉefredaktisto Jorge Camacho
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 978-1-5956-9277-1

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 19
vdr

BA19 estas la deknaŭa numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en februaro 2014. Bildoj estas rilataj al ĉevaloj ĉar tiu jaro estis jaro de la ĉevalo laŭ la ĉina kalendaro.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Prezento (Jorge Camacho)

Originala Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Mikaelo Bronŝtejn: No pasarán. En Sovetunio interplektiĝo inter diversaj rakontoj: tiu de du amikoj veteranoj de la Hispana Enlanda Milito, de kie la moto No pasarán (Ili ne pasos), la prelego kiun unu el tiuj faras pri sia sperto dum la milito, la malfacilaĵoj kiujn tiu suferas kiel direktoro de fabriko kiu ne ricevas la necesajn provizojn, kaj la premoj de altrangaj burokratoj por ke ĉiu estro prelegu pri la justigo de la ĵusa interveno de Sovetunio en Ĉeĥoslovakio (1968).
  • István Ertl: Langeroj. Mikronoveloj pri maloftaj lingvoj, kiel Esperanto.
  • Anina Stecay: La komisio. Snajpero atendas celitan pafcelon ekde ĉambraĉo de pensiono. Li bezonas tiun komisilaboron ĉar lastatempe elspezas tro multe kun amatino.
  • Memore al: Lena Karpunina: Jaŝa. Pri neamata veterano de la Dua Mondmilito, kripligita kaj ebriulo.

Originala Poezio[redakti | redakti fonton]

  • mao zifu: tri poemoj.
  • Manel Marquès: Poemoj elprenitaj el tekon de poemoj forgesitaj el 1995 (La kosmo ĉe la urbofenestro (homora mencio en la 24aj Internaciaj Floraj Ludoj, 1984); Mistera fonto; Krono el oro, strofo el arĝento; Ovo; Novembro; Dramo en la haven’...; La absoluta harmonio)
  • Memore al: Ljubomir Trifonĉovski: kontraŭlogike el Manuskripto por bruligo (1992).

Tradukita Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Mihály Kornis: Petskribo (trad. István Ertl). Humurintenca petskribo redaktata laŭ la plej postulema burokratara stilo por akcepto de ĉiu ŝanĝo historia, politika, socia, familia ktp., kiun povos suferi hungaro laŭlonge de sia vivo.
  • Lya Luft: Duigita mio (trad. Rita Mara Netto de Moraes). Disduobliĝo de virino kaj kontrasto inter malaj karakteroj.
  • Rosa Montero: Blinda amo (trad. Ana Manero). Malbela virino edziniĝis al blindulo, Ŝia malbeleco havigas al ŝi specialan vivon. Subite venas al la laborejo nova laboristo, bela kaj amata de aliaj virinoj.
  • Teresa Solana: La unua seria murdisto de la (pra)historio (trad. Javier Guerrero). Humura rakonto pri eble unu el la krimnoveloj kun plej frua agado en la historio de literaturo. Aperis tri kavernoloĝantoj murditaj per ŝtono kontraŭ la kranio. La malplej malinteligenta de la klano ricevas la taskon trovi la krimulon aŭ li estos oferbuĉita. Unuaj supozoj indikas al neandertaloj de najbara domaro, postaj al virinoj.
  • Laura Solé Aymamí: Ŝipo sen ŝipano (trad. Miguel Fernández). Virino restas sola dum la tago hejme, kiel en ŝipo sen ŝipano.
  • Memore al Daniel Luez, komenco de La unuokula ŝarĝisto de Voltaire en traduko de Daniel Luez.

Tradukita Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Tony Kushner: Disfala mond’ (trad. István Ertl.).
  • Aleksandr Puŝkin: Tri poemoj ne publikigitaj de La Ondo de Esperanto (Scivolemulo; Jen Muz’...; Kristo resurektis ŝerco de Puŝkin pri tradicio de kiso en tago de resurekcio de Kristo kun obscena aludo al peniso de judoj; trad. Valentin Melnikov).
  • Teresa Costa-Gramunt: Vinber-rikolta pejzaĝo (trad. Joan Inglada Roig).
  • Diversaj aŭtoroj (Jurij Vinniĉuk: Dormas korvoj; Andrij Panĉiŝin pri la politikaj eventoj en Ukrainio: Iam estis somero; Maria-parko; Viburno; Sangon trinkis kanajloj; trad. Kris Long).

Eseoj / Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Jorge Camacho: Motivoj por ne kabei. Meditado pri negativaj aspektoj de la Esperanto movado. Enkonduko, La zombia lingvo, Kion signifas E-zombieco?, Esperanto kiel kontentigilo, Mitoj, revoj, placebo, Dua vivo, La arto trompi sin, Pri certecoj, La simpla fakto, Motivoj por (ne) kabei.
  • Giulio Cappa: Pri kongresoj en Bonaero. Okaze de okazinta UKo en Bonaero, Cappa konstruas multnivelan tekston. Sur unu lian tradukon de la rakonto de Jorge Luis Borges, nome "La Kongreso" pri utopia iniciato de bienisto kiu intencas organizi kongreson kun reprezentantoj de la diversaj tavoloj, profesioj ktp. Aliflanke la similaĵojn inter tiu finfine neokazinta kongreso universala kaj la Universalaj Kongresoj de Esperanto aŭ Esperanto mem. Alinivele la similaĵojn inter la kongreso imagita de Borges kaj lia propra vivo. Alinivele la literatura kritiko, do komentoj al la teksto de Borges.
  • Probal Daŝgupto: Flugilhava ŝtono: la poezio de Jiří Karen. Traduko de bengallingva artikolo de la aǔtoro pri la poemaro de tiu ĉeĥa verkisto.
  • Ulrich Lins: La du flankoj de Ivo Lapenna. Biografio de Ivo Lapenna, juna maldekstrulo kaj esperantista aktivulo en Kroatio, fakulo pri internacia juro kaj internaciaj rilatoj en ekzilo post elpovigo de komunismo en Jugoslavio, entuziasma kaj polemika estrarano de UEA.
  • Jean Amouroux: Tamen ne recenze pri recenzo. Aldonoj al antaǔa recenzo pri fruaj Esperanto gazetoj, nome pri Lingvo Internacia, Paul Fruictier, L'Ëtoile Espérantiste, Le Monde Espérantiste kaj La Revuo.
  • Paul Gubbins: Memore al Jerzy Fornal. Aludo al ludo de Jerzy Fornal, pola aktoro, dum la publiko ne estis je la novelo de la aktora profesieco.
  • Nicola Ruggiero: Pri la atendo de la efektivo. Klarigo al riproĉo pri troa intelekteco en lia poezio, aludoj al Baldur Ragnarsson kaj pri la signifo de la esprimo atendo de la efektivo el la poezio de Mauro Nervi.
  • Viktor Pajuk: Kantoj de la Majdano. Klarigoj pri la politika fono e la ukrainaj poemoj el la fako Tradukita Poezio de tiu numero.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Gunnar Gällmo: Angle pri esperanta literaturo, pri Star in a Night Sky, red. Paul Gubbins.
  • Sten Johansson: Malkliŝe pri drama tempo, pri Urbo Goblinsk de Mikaelo Bronŝtejn. Pri nova vivo en postsoveta rusa fikcia urbo, kun problemoj pro privatigoj, koruptado kaj socia kaoso. Prilingvaj rimarkoj.
  • Valentin Melnikov: Ĝoje vidi novajn nomojn, pri Belarta rikolto 2013. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio de div. aŭtoroj
  • Valentin Melnikov: Memperdo kaj memtrovo, pri Marina de Sten Johansson.
  • Ricardo Felipe Albert Reyna: Literature forgesinda prediko, pri Rudolfo kaj Hermina aŭ La amo igas inventema de Johann Martin Schleyer, kreinto de Volapuko. Enhavaj trajtoj estus kosmopolitismo, religio kaj homaj interrilatoj. Malmulte da intereso, nur pro la persono de la verkisto.
  • Ricardo Felipe Albert Reyna: Pesimisma elitisto hispana, pri Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj de Pío Baroja, nome naǔ rakontoj kaj unu novelo, la nomiga. Rakontoj pri kapristo perdita en kaverno, pri festotaga vespero pluvo, pri postituitino, pri transloĝiĝo de familio de senlaborulo, pri kuracado trovebla nur en hejmo, pri eksterlanda labrovojaĝo. Resume, oni atestas la pesimisman memkomprenon de granda parto de la hispana intelektularo.
  • Cindy McKee: Vintraj vinjetoj kaj baptopatroj, pri Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado de Louis Fréchette, pri vintroj, katolikismo, legendoj kaj superstiĉoj.
  • Gerrit Berveling: Mirinda rekonstruo de belega preĝejo, pri La Dresdena Sinjorina preĝejo. Kroniko de la jaro 1000 ĝis hodiaŭ de Jürgen Helfricht. Pri la Frauenkirche de Dresdeno, kiu por multaj jaroj restis runigita kiel memoro pri la bombado fare de la Usona Armeo dum la Dua Mondmilito, poste rekonstruita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]