Jean Amouroux
Etoso
Jean Amouroux | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1937 |
Morto | 4-an de januaro 2018 (80-jaraĝa) en Perpinjano |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Jean AMOUROUX (29-an de aprilo 1937 - Perpinjano, 4-an de januaro 2018) estis franca esperantisto. Kiel konata amatora historiisto kaj kolektanto de Esperantaĵoj, precipe de E-filatelaĵoj, laŭlonge de jardekoj li helpis savi multajn dokumentojn kaj el ili regule produktis multajn artikolojn por E-movadaj gazetoj kaj kunlaboris kun historiistoj, bibliotekoj kaj muzeoj. Pacienca esploristo, li multjare proksime kunlaboris kun Ludovikito (Itô Kanzi), kompilinto de la impona Plena Verkaro de Zamenhof (PVZ), kun Marcel Delcourt pri la pioniroj de la E-movado en Francio kaj kun Luis Hernández Yzal, iniciatinto de la Muzeo de Esperanto de Subirats (en Katalunio, Hispanio).
Elektitaj publikigaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Histoire du mouvement espérantiste en Roussillon, revuo respektive eldonejo "Conflent", Prades, n° 137, 114 paĝoj, 1985
- Ĉu Zamenhof estis framasono?[rompita ligilo], revuo Franca Esperantisto, n-ro 464, majo 1995
- Gonin H., Amouroux J. Centjara asocia Esperanto-movado en Francio. 3 vol. — Paris, 1998.
- Louis de Beaufront, "La Gazeto", n-ro 134, januaro 2008
- Jean Ribillard (1904-1962), originala artikolo en volumo 10 de la serio Beletra Almanako (BA), februaro 2011
- Tamen ne recenze pri recenzo, eseo en volumo 19 de la serio Beletra Almanako (BA), februaro 2014
- Koboldaĵoj, eseo en volumo 20 de la serio Beletra Almanako (BA), junio 2014
- Koboldaĵoj 1 kaj 2, poeziaĵoj en volumo 21 de la serio Beletra Almanako (BA), oktobro 2014