Ito Kanzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ludovikito)
Saltu al: navigado, serĉo

ITO Kanzi (いとうかんじ [itō kanĝi]), en la Esperanto-movado konata kiel Ludovikito (naskiĝis la 15-an de januaro 1918 - mortis post multjara malsano la 25-an de aprilo 2005 en Kioto, Japanio) estis japana esperantisto, kiu eldonis 43-volume la tutan komentitan verkaron de L. L. Zamenhof.

Li esperantistiĝis en 1959, en la jaro de la 100-a datreveno de la naskiĝo de L.L. Zamenhof. Tiu jaro kvazaŭ aŭguris lian vivoverkon, al kiu li komplete dediĉis sin dum pli ol tri jardekoj.

La Plenan Verkaron de Zamenhof (PVZ) li komencis eldonadi en 1973. Pro tiu kolosa laboro la Komitato de UEA distingis s-ron Ito per la honora membreco de la Asocio en 1990 kaj en 1991 li ricevis la FAME-premion.

La minuskle skribita PVZ - Ludovikito konsekvence ne uzis majusklojn - en tre bela fizika prezento konsistas el 16 volumoj de originalaĵoj, 7 volumoj de tradukoj kaj 8 miks-enhavaj kromkajeroj. Laŭ alia redakta koncepto Ludovikito kunmetis ankaŭ tri volumojn de "iom reviziita plena verkaro de l.l. zamenhof" (Originalaroj I-III). Tria serio estas Ludovikologia Dokumentaro, "eble neniam kompletigotaj necesaj aldonoj al la pvz", kies plano antaŭvidis 26 volumojn, el kiuj aperis 21.

Jam antaŭ ol li komencis sian laboregon pri la verkoj de Zamenhof, Ito Kanzi verkis pli ol 4000-paĝan japanlingvan biografian romanon pri la vivo de la aŭtoro de Esperanto. Ĝia unua volumo aperis en 1967 kaj la sepvoluma verko kompletiĝis en 1973.

Japana Esperanto-Instituto honoris lin per la premio Ossaka en 1973 pro la japanlingva romano pri Zamenhof, kaj Honorigo de JEI laŭ Akademia Merito en 1998 pri pvz.

Iom pli frue forpasis ankaŭ s-ino Maeda Kimiko, menciita en la verkoj de Ludovikito kiel "unusola mia amikino", lia sekretario en la eldonejo, kie s-ro Ito laboris kiel redaktoro de medicinaj faklibroj.

Pri la minuskligo ĉe Ludovikito[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Certe, ĝenerala minuskligo faciligus la redaktadon, tajpadon kaj presadon de tekstoj, sed poste la tiel produktitaj tekstoj estas malpli facile legeblaj. Ili estas pli streĉaj por la okuloj; kaj tiuj personoj, ekzemple sciencistoj, kiuj en teksto serĉas difinitan lokon, sentos certe malagrable la foreston de la facile rimarkeblaj kaj kiel atentigiloj efikantaj majuskloj. Ĝuste pro tio aŭtoroj kaj eldonistoj ja ofte aldonas je la fino de libro registron de geografiaj kaj personaj nomoj. Oni povus kontraŭargumenti, ke la grandaj komencliteroj en la parolata lingvo ja ankaŭ mankas, ĉar oni ilin ne aŭdas, kaj ke tiu manko ne malhelpas la kompreneblecon de la parolaĵo. Sendube! Sed la kompreneblecoj de la parolata kaj skribata lingvaĵoj dependas de tre diferencaj faktoroj.
Mi supozas, ke Ludovikito per sia kuraĝa kaj konsekvenca procedo, ĉagrenigas pli da legantoj ol li kontentigas. Kun maloftaj esceptoj (ekzemple kajero 1, p. 120) Ludovikito estas konservinta la originalan ortografion de la malnovaj tekstoj. Por ĝeneraliga minuskligo en nia lingvo mi vidas neniun ŝancon. La tuja aproba konsento de Zamenhofo ŝajnas al mi ne sufiĉe pripensita, kaj se mi ne eraras, li poste ĉiam evitis la "superfluan bataladon" en tiu ĉi direkto. 
— Rikardo Ŝulco, Sur la Vojoj de la Analiza Skolo, p. 123-124

Verkoj de Ludovikito[redakti | redakti fonton]

  • Ekdecido de la rubermitaĉo (En: Japana esearo ; p.17 - 20, vol. 2)
  • La firmo Hachette kaj la "Kolekto aprobita" (En: Menade bal püki bal : Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal ; p.145 - 160)
  • Metamorfozo de la mistera serpento (En: Japana esearo ; p.13 - 19, vol. 1)
  • Senlegenda biografio de L. L. Zamenhof (1982. - 303 p.)
  • La unua unua unua [!] libro (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo)
  • Zamenhofu (Kyoto: Nagasue Shoten)
  • Historieto de Esperanto /Tokio: Libroteko Tokio, 1998. - 467 p.)


Publikaĵoj de Ludovikito[redakti | redakti fonton]

  • L' Espérantiste 1 : 1898 - 1900 (1996. - 667 p.)
  • L' Espérantiste 2 : 1901 - 1902 (1996. - 535 p.)
  • Andersen, Hans Christian: Fabeloj de Andersen (1990. - 822 p.)
  • Antauen al la laboro! (Tempo de "Esperantisto", 1974. - 344 p.)
  • Autografoj de Ludoviko (tradukoj el 1887-1895; 1989. - 407 p.)
  • De Josuo al Jeremia plus De Jeĥezkel al Malaĥi (tradukoj en tajposkribo, du grandaj volumoj, 1987. - 925 p.)
  • De Mickieviĉ al Goethe (tradukoj el 1906-1908, 1988. - 499 p.)
  • De Molière al Ŝalom-alejĥem (tradukoj el 1908-1910, 1988. - 499 p.)
  • De Moseo al Andersen (tradukoj el 1910-1914, 1988. - 497 p.)
  • De Patronia al Ŝekspir (tradukoj el 1887-1895, 1984. - 439 p.)
  • Destino de Ludovika dinastio: 1907-1917 (1991. - p. 1853)
  • Diversaj vortaroj kaj lernolibroj (1991. - 531 p.)
  • Diverslingvaj broŝuroj (1992. - 491 p.)
  • Ermitoj kuncelebris la majstron (historieto pri la kompletiĝo de nia pvz, 1992. - 321 p.)
  • Ĝis la homaranismo: 1896-1906 (1989. - p. 901)
  • Hebreo el la geto: de cionismo al hilelismo (1976. - 455 p.)
  • La inkunabloj de Esperanto (1979. - 283 p.)
  • Invito al ludovikologio, 1 (1997. - 326 p.)
  • Invito al ludovikologio, 2 (1997. - p. 327)
  • Klopodis organizi, sed vane! (1980. - 441 p.)
  • Komenctempaj lernolibroj 1 (1991. - 369 p.)
  • Komenctempaj lernolibroj 2 (1992. - 449 p.)
  • Kun gradaj paŝoj eksterlanden! (1979. - 427 p.)
  • Legolibroj 1 (1991. - 555 p.)
  • Legolibroj 2 (1993. - 637 p.)
  • Lingvo Internacia 1 : 1885 - 1887 (1993. - 463 p.)
  • Lingvo Internacia 2 : 1888 - 1900 (1993. - 493 p.)
  • Lingvo Internacia 3 : 1901 - 1902 (1996. - 361 p.)
  • Ludoviko kaj la inkunabloj (1994. - 215 p.)
  • Ludovikologiaj biografietoj (1987. - 335 p.)
  • Mortinta, sed senmorta! (1981. - 518 p.)
  • La neforgeseblaj kongresoj (1984. - 303 p.)
  • Ni laboru kaj esperu! (Tempoj ĝis kaj de "La esperantisto", 1974. - 342 p.)
  • Por kaj kontraŭ reformoj! (1980. - 381 p.)
  • Poŝaj lernolibroj (1991 p.. - 609 p.)
  • Post la iel-tiela kompletiĝo (1986. - 285 p.)
  • Postrikolto de Ludovikaĵoj (1985. - 307 p.)
  • Pri nia pvz-ado (1959-2004: ludovikito kaj liaj kamaradoj, 2004 - 258 p.)
  • Sebert, Hippolyte: Kial Ludoviko abdikis? (Leteroj de Sebert al Ludoviko, 1990. - 277 p.)
  • Sebert, Hippolyte: Leteroj de Sebert al Ludoviko (detala raporto pri la delegacia afero, 1990. - 280 p.)
  • Spikumaĵoj 1 (1994. - 515 p.)
  • Spikumaĵoj 2 (1995. - 476 p.)
  • Tamen la afero progresas! (Komenca tempo de "Lingvo internacia", 1975. - 414 p.)
  • Unua etapo de Esperanto: 1878-1895 (1989. - 895 p.)
  • Unuaj libroj 1 (1991. - 476 p.)
  • Unuaj libroj por esperantistoj (1973. - 156 p.)
  • Zamenhof, Ludwik Lazar: Lingvaj respondoj, konsiloj kaj opinioj pri Esperanto (1990. - XI, 141 p.)
  • Ludovikaj vortaroj el la 19-a jarcento (1991. - 373 p.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]