Mortinta, sed senmorta!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mortinta, sed Senmorta!)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mortinta, sed Senmorta!
Aŭtoro Ito Kanzi
Eldonjaro 1981
Urbo Tokio
Eldoninto Eldonejo Ludovikito
Paĝoj 520
vdr

Mortinta, sed Senmorta! estas libro kompilita de Ito Kanzi. Tiu ĉi eldonis ĝin en 1981 en Tokio ĉe "Eldonejo Ludovikito". Temas pri la "Iam kompletigota plena verkaro de L.L. Zamenhof", kajero 9.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiu ĉi estas la naŭa kaj lasta volume de Zamenhof-dokumentaro : leteroj kaj artikoloj el la jaroj 1909-1917 (mortojaro de Zamenhof). Ĉio estas kompilia kronologie laŭ diversaj fontoj, inter kiuj la Leteroj de L.L. Zamenhof de Waringhien, la Originala Verkaro de Dietterle, kolekto Haupenthal, ktp. Ĝis sia vivfino Zamenhof havis fidon en la humaneco de la homaro, fido tiel naive esprimita en La Espero
— decembro 1981, Norbert Barthelmess, Sennaciulo, 12 (919), paĝo 102

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]