Filatelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Poŝtmarkalbumo, katalogo, lupeo

Filatelo[1]filatelio[2] estas laŭsistema kolektado de poŝtmarkoj. Temas pri tre ampleksa gamo de agadoj el personaj ŝatokupoj (elspezo) al ekonomia negoco (investado kaj enspezo). Ambaŭ flanke ankaŭ la gamo de dediĉo estas enorma: oni povas kolekti poŝtmarkojn de unu difinita lando, epoko, temo, grando aŭ formo, uzitajn aŭ ne uzitajn ktp. Esperantistaj filatelistoj povas kolekti nur esperantotemajn filatelaĵojn, uzi Esperanton por plibonigi sian kolekton aŭ simple funkcii kiel neesperantistaj kolektantoj. Ankaŭ la grado de sciaro povas ege varii el amatoraj simplaj kolektantoj ĝis profesiegaj fakuloj, eĉ verkistoj priaj.

La merkato pri kolektado de poŝt- kaj enspezmarkoj estas ekzemplo de ekonomio funkciata per natura interŝanĝo, kies interŝanĝoj ofte estas faritaj havaĵo por havaĵo, kaj ne per monovaluto.

Komenca tempo[redakti | redakti fonton]

La fama poŝtmarko "Penny Red" estis uzita en la UR dum multaj jaroj, kaj ekzistas en centoj da varioj kiuj estas celo de detala studo fare de filatelistoj.
La renversita Jenny estis vendita en 2005 por $ 2,970,000

Filatelo aperis en la 1840-aj jaroj, nelonge post la unua poŝtmarko en la mondo, kreita de la reformo enkondukita de Rowland Hill en Britio. Depost la 1860-aj jaroj ekzistas revuoj kaj katalogoj pri filatelo. La vorton por poŝtmarko-kolektado oni konsideras kreaĵo de Georges Herpin en la eldonaĵo Le Collectionneur de timbres-postes, Vol. 1, 15-a de Novembro 1864. ĝi radikas el la grekaj vortoj philos (amiko) kaj ateleia (afrankita).

Multaj filatelistoj jam en la komencaj tempoj bone komprenis kaj inde taksis tiun profiton, kiun donas al ili Esperanto. Sur la paĝoj de multaj Esperanto-gazetoj senĉese estis presataj sennombraj anoncoj de filatelistoj, dezirantaj korespondi en Esperanto kaj interŝanĝi.

Preskaŭ de la unuaj jaroj pri Esperanto interesiĝis gravaj filateliaj gazetoj:

  • La Revue Philatelique Française presis favorajn artikolojn pri kaj eĉ en Esperanto.
  • Les Archives des Collectionneurs havis specialan Esperanto-rubrikon.
  • L'Echo de la Timbrologie presis propagandajn artikolojn kaj plenan gramatikon de Esperanto.
  • L'Annonce Timbrologie de Bruxelles alprenis Esperanton por interrilatoj kun fremdlandaj filatelistoj.

Terminaro[redakti | redakti fonton]

Ŝaĵne la filatelistoj la unuaj komprenis ankaŭ la necesecon de speciala filatelia terminaro, ĉar ankoraŭ en 1903 René Lemaire verkis francan Esperantan filatelian vortaron. Poste grava filatelia firmo Senf en Leipzig en 1911 eldonis en kelkaj lingvoj, inter ili en Esperanto, tabelon de plej uzataj terminoj kaj esprimoj en filatelio. En 1926 aperis en Heroldo de Esperanto, poste en aparta libro Filatela Terminaro de Herbert M. Scott en la lingvoj Esperanto, angla, franca kaj germana.

1930-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En la 1930-aj jaroj la nombro de Esperantistaj filatelistoj estis sufiĉe granda, nur ili dividiĝis inter la diversaj societoj. En Argentino estis 6, en Associacion Filatelica (Bahia Blanca) 14, en Iharos 27, en Kangaroo 24, en Shimb Club Romana 4, en Fusion 36 ktp. Aparta societo por Esperantistaj filatelistoj estis la Tutmonda Asocio Kolektanta, kies organo, la Tutmonda Kolektanto, havis ĉiam adresojn de interŝanĝemuloj. Multaj filatelistaj adresoj estis troveblaj en BES-Adresaro, en la gazetoj Esperanto kaj Heroldo de Esperanto. En 1933 okazis unuafoje en Vieno la foiro kaj internacia ekspozicio WIPA organizite de Edwin Müller.

Stato en 2016[redakti | redakti fonton]

La nuna filatelista Esperanto-organizo nomiĝas Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF-AREK). ĝi fondiĝis en 1968 kaj aliĝis al UEA en 1996. ĝi havas 90 membrojn kaj celas informi pri Esperantaj filatelaĵoj kaj glumarkoj, servi per stampobanko kaj konigi Esperanton inter filatelistoj. La prezidantino estas Elda Doerfler. Trifoje jare aperas la organo La Verda Lupeo, redaktita de Rudolf Burmeister.

Dekoj da fakdelegitoj de UEA okupiĝas pri filatelio.

En la interreta epoko[redakti | redakti fonton]

La ŝatokupo de filatelio kaj kolekti poŝtmarkojn estas unu el la plej gravaj, edukaj kaj signifaj el la ŝatokupoj en la mondo. Teknologia novigo igas la ŝatokupon malkreski de sia grandeco tra la tuta mondo, kaj la nombro da junaj kolektantoj malpliiĝas. Ekzistas ankoraŭ vigla merkato en la mondo por poŝtmarkoj kaj poŝtmarkoj. Reta komerco signife pliigis la haveblecon kaj varion de la merkato. Multaj katalogoj de poŝtmarkoj estas publikigitaj, kaj kelkaj unue estis publikigitaj en la 21-a jarcento en koloreldonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ PIV
  2. Ekz. ĉe: Erich-Dieter Krause: Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Leipzig 1983, p. 358

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]