Filatela Terminaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sovetunia poŝtmarko de 1927 pri Esperanto.

Filatela Terminaro estas vortareto publikigita en 1928 de Herbert M. Scott, L.K. (Lingva Komitato) sub la kompleta titolo Filatela Terminaro. Esperanto, angla, franca, germana, kun difinoj en Esperanto.[1] Temas pri detala vortaro de terminoj aplikeblaj al filatelo kun resuma priskribo. Fine oni aldonas ses notojn pri leksikaj klarigoj inter kiuj elstaras tialoj por prefero de la termino "filatelo" al "filatelio". Kelkaj el la priskribitaj konceptoj ne estas specifaj terminoj pri filatelo, sed memkompreneblaĵoj pri koloroj ktp. Foje kelkaj priskribitaj konceptoj rilatas pri la situacio de filatelo, poŝtmarkoj kaj la poŝta servo komence de la 20-a jarcento pli ol pri la situacio laŭlonge de la 20-a jarcento, kiam aperis tute novaj filatelaj realaĵoj. Ĉiuokaze tiu vortotrezoreto restas grava bazo por la posta (aktuala) filatela terminaro.

Filatela Terminaro estis reeldonita en 1945 en la jarlibro de Internacia Esperanto Ligo (pp 35-60), kaj estas elŝutebla en la vortara sekcio de Scienca kaj Teknika Esperanto Biblioteko, STEB.

Listo de kelkaj terminoj[redakti | redakti fonton]

Unua poŝtmarko.

Jen resuma listo de kelkaj konceptoj kaj teknikaĵoj sen preciza kopiado (kiam indas oni konservas la korespondojn en angla, franca, germana, kaj ankaŭ kiam indas oni nuancigas la iamajn priskribojn):

  • aferpaperoj, nepersona korespondado
  • antaŭstampita marko, kiu portas jam nuligstampon antaŭ ol vendiĝi, por faciligi al la poŝtistoj traktadon al la multenombraj poŝtaĵoj de granda firmo aŭ korporacio.
  • arkforma ruledo ĉe kiu la entranĉoj prezentas serion da duonrondetoj, kiuj ne tute intertuŝiĝas je la finoj de la kurboj.
  • bonfara marko nome poŝtmarko parto el kies vendoprezo estas asignita al bonfarado.
  • ĉarniro estas peceto da gumita, fortika sed tre maldika papero, uzata por fiksi poŝtmarkon en albumon aŭ alian konservujon.
  • ĉefplato: ĉe markoj dukoloraj oni uzas du platojn: tiun, kiu portas la ĉefan, plej ofte la centran, parton de la bildo, estas la ĉefplato.
  • definitiva eldono, nome eldono da afrankiloj destinita por daŭra uzado, malprovizora.
  • delikata truetaro, konsistanta el malgrandaj truetoj tre interproksimaj.
Usona koverto el 1883 montranta klaran akvomarkon (aŭ filigranon).
  • dors(flank)o estas la gum-flanko de marko aŭ koverto, la komunikflanko de poŝtkarto.
  • elektofolio estas folio kun surfiksitaj markoj, sendata al filatelisto, por ke li elektu el ĝi markojn laŭplaĉe, por aĉeti aŭ interŝanĝi.
  • elektosendaĵo estas aro da markoj sendata de mark-komercisto, por ke kolektanto aĉetu el ili, kion tiu deziras, kaj resendu ceterajn.
  • emajla papero estas speco de tre glacea papero, ekz. ĉe la 4 p. markoj de 1855—56 de Granda Britujo aŭ la unuaj 1/2 p. markoj de Cejlono.
  • en kurso, enkursa nome afrankilo nun poŝte uzata kaj uzebla.
  • etikedo estas papereto kun presita, stampita aŭ skribita noto alfiksenda sur ion.
  • fabrikfiligrano estas filigrano ne de la poŝto sed de la fabrikinto de la papero.
  • falsajo, falsa marko estas imitajo de poŝtmarko aŭ alia afrankilo, fabrikita por trompi.
  • filigrano estas bildo, literoj aŭ ciferoj formitaj en la papero kaj videblaj tralume.
  • freŝa estas afrankilo en la stato, kiel ĝi eliris el la farejo.
  • giloŝa fono estas ornama fono, konsistanta el strekoj rektaj aŭ kurbaj, kiuj interplektiĝas.
  • glacea papero estas papero kun surfaco polurita kaj brilanta.
  • glata papero estas papero, kies partoj ne superstaras unu alian, sur kiu oni povas libere konduki la manon.
  • imposta, fiska marko ("revenue" aŭ "fiscal stamp", "timbre fiscal", "Sterripelmarke)" estas marko uzata por signi pagon de ia nerekta imposto.
  • impostopoŝta kvalifikas markon propre eldonitan nur por impostauzado, tamen sankciitan kelktempe aŭ daŭre por poŝta uzado.
Markofolio kaj truetado.
  • ĵurnalmarko, gazetmarko estas poŝtmarko por afranki ĵurnalon aŭ gazeton.
  • kadro estas borderaĵo, ĉirkaŭanta la bildon de marko aŭ alia afrankilo.
  • kartuŝo ĉe afrankil-bildo estas kvadrato aŭ rektangulo enhavanta surskribon aŭ valorciferon.
  • klapo, liberranda, ordinare glu-hava parto de koverto, per kiu oni ĉi tiun fermas.
  • kliŝo estas metala plato, sur kiu estas reproduktita la presota bildo.
  • kombila truetado estas procedo trueti markojn per maŝino, kiu truetas per unu fojo tri flankoin de ĉiu marko en vico da markoj. La nomo venas de tio, ke la aranĝo de la truetipingloĵ havas la aspekton de kombilo.
  • kompleze stampita, nome nuligita ne en poŝta uzado sed nur por komplezi al filatelisto.
  • kradetaĵo, nome relief-aĵeto, konsistanta el kvadrataj piramidetoj en paralelaj vicoj, surstampita sur marko, por disrompi la paperfibrojn, por ke la inko de nuligstampo ensorbiĝu en la paperon kaj difektogardu la markon kontraŭ dufoja poŝtuzo.
  • kromvaloro estas ĉe bonfaraj markoj, valoro aparte presita aŭ surpresita, kiu indikas la specialan sumon el la vendoprezo de la marko dediĉitan al la bonfarado.
  • kruda truetaro estas truetaro konsistanta el truetoj grandaj kaj nedensaj.
  • (kvadrat)-kvaro (block of four, bloc, Block) nome kvaro da nedisigitaj markoj en formo de kvadrato.
  • leterkarto estas karto sufiĉe granda por surskribi leteron.
  • liniita papero estas papero surhavanta paralelajn liniojn.
Truetita kaj netruetita versioj de la sama marko de Aŭstrio de 1920.
  • liniopa truetado estas procedo trueti markojn, per kiu unu sola flanko de vico da markoj truetiĝas per unu fojo.
  • litografado estas procedo, per kiu oni prese reproduktas desegnaĵon, skribaĵon k. c., faritan sur speciala ŝtono.
  • makulaturo estas presaĵo makulita, difektita, ne taŭga siacele.
  • malneta kvalifikas preson ne precize videblan en ĉiuj detaloj pro trosterniĝo de la presinko.
  • mankohava, nome havanta mankon aŭ mankojn, ne perfekta (ordinare pri stato de marko aŭ alia afrankilo).
  • mank(o)listo, nome listo de markoj mankantaj kaj dezirataj ĉe ies kolekto.
  • manskriba surskribita (sur marko) per mano, ekz. por ŝanĝi la nominalan valoron ĉe surstampo.
  • manstampilo, stampilo, kiun oni mane uzas.
  • markfarejo, ejo, kie oni fabrikas afrankilojn.
  • markkaĵereto, kajereto, kies folioj konsistas alterne el markaroj (ses-ok markoj) kaj iam oleeca papero, malebliganta intergluiĝon de la markoj.
  • markrulo, rulo da markoj, truetitaj aŭ horizontale aŭ vertikale, por uzado en afrank- aŭ markovendaj maŝinoj.
  • maŝo estas linio aŭ serio da linioj, kiu aŭ ĉiu el kiuj kurbiĝe krucadas sin ripete, lasante elipseman spacon interne de ĉiu kurbiĝo. Tia filigrano aperas en kelkaj markoj de Hispanujo kaj kolonioj.
Poŝtmarkoj pri la reĝino de Unuiĝinta Reĝlando nome Elizabeto la 2-a: nur la poŝtmarkoj de Britio ne montras la landonomon, kiel unuaj en la mondo.
  • memoriga marko, nome marko speciale eldonita por festi memorindan daton.
  • nedaŭra koloro, kiu facile ŝanĝiĝas aŭ malaperas ĉe akvo aŭ atmosfero.
  • nedisigita, paro da markoj ne distonditaj nek disŝiritaj unu de la dua.
  • neregula truetaro, kies truetoj troviĝas je nesamaj distancoj inter si.
  • neta truetaro, konsistanta el truetoj ebenrandaj, akre difinitaj.
  • nominala valoro, presita sur afrankilo kaj foje diferenca de la efektiva valoro.
  • nuancajo estas marko kun malgranda kolordiferenco (kompare kun alia marko, cetere identa).
  • nuligi estas fari afrankilon senvalora por enpoŝta uzado, ordinare per apliko de stampilo, nur en esceptaj okazoĵ per streko de plumo aŭ aliaj skribiloj. (La impostomarkoj, kontraŭe, estas nuligataj ordinare per plumstrekoj aŭ skriboj.) Tamen tiu senvalorigo relativas, ĉar foje stampitaj poŝtmarkoj povas esti pli valoraj ol nestampitaj kaj eĉ neuzitaj.
  • odontometro, truetmezurilo.
  • oficiala fermilo, glumarko enpoŝte uzata por fermi poŝtokovraĵon erare malfermitan aŭ difektitan dum transiro.
  • oficiala marko, uzata ne en la publika poŝto, sed nur de oficistoj de registaro.
  • paketo estas aro da afrankiloj ope vendata de markkomercisto.
  • plato estas metalpeco portanta gravuraĵon por prestransigi sur paperon. Ĉe markopresado ĝi konsistas ordinare el aro da kliŝoj ŝambildaj, pres-produktontaj folion da markoj.
  • platnumero, seria numero de plato, kiu aperas aŭ sur la markoj mem aŭ sur la marĝeno de markofolio.
  • plikariĝo estas pliiĝo ĉe la filatela valoro de afrankilo.
  • plumnuligo nome siacela senvalorigo de marko per streko de plumo.
  • poŝta tarifo estas tabelo de pagoj por la poŝto.
  • poŝte restante estas surskribo sur letero aŭ alia poŝtaĵo por montri, ke ĝi estas liverota al la adresato en la poŝta oficejo.
Kolorigita poŝtkarto de 1898 el Germanio.
  • poŝtkarto estas karto poŝte uzata por sendi nelongajn, negravajn komunikojn.
  • poŝtkorno estas muzika korno iam uzita de la poŝtoportistoj, precipe ĉe la poŝtaj diliĝencoj, por anonci alvenon aŭ foriron de la poŝto. Ĝi aperas en la bildo aŭ en la filigranoj de multaj markoj.
  • poŝtmarko estas signo algluenda al poŝtaĵo por afranki ĝin.
  • poŝtoficejo estas loko por ricevadi kaj ekspedadi poŝtaĵojn.
  • poŝtostampi (afrankilon) en la poŝto per speciala stampilo, por senvalorigi ĝin kontraŭ duafoja enpoŝta uzado.
  • (pri)tondita estas markon, de kiu oni fortondis la truetar-margenon.
  • progresinta filatelisto havas grandan kolekton.
  • provizora eldono da afrankiloj estas destinita por nelongedaŭra uzo kaj anstataŭota per definitiva.
  • randaĵo estas presita kadro enfermanta bildon aŭ parton de bildo sur marko aŭ alia afrankilo.
  • rapidiga marko signas la krompagon ce la rapidpoŝto.
  • rapidpoŝto estas branĉo de la poŝto, kiu kontraŭ speciala pago entreprenas transdoni poŝtaĵon per speciala sendato antaŭ la regula transdonado.
  • rekomendi (to register, recommander, einschreiben) estas poŝte asekuri poŝtaĵon, kontraŭ speciala krompago.
  • rekomendmarko signas, ke oni faris la rekomendpagon kaj ke la poŝtaĵo estas rekomendita.
  • remburso estas monsumo pagata de la poŝto kontraŭ perdo de poŝtaĵo rekomendita.
  • renversita estas marko kun la normala supro malsupre kaj la normala malsupro supre.
Britia respondkupono de 1959.
  • respondkupono (reply coupon, coupon réponse, Antwortschein) estas dokumenteto aĉetebla ĉe Ŭniversal-Poŝtligaj oficejoj, kiu rajtigas ricevi kontraŭ ĝi en alia membrolando afrankilon valorantan minimuman afrankon de internacia letero.
  • revenpoŝte (by return mail, par retour de courrier, mit umgehender Post) nome per la plej proksime alvenonta poŝto post sendo de poŝtaĵo.
  • ricevavizo estas karto aŭ alia dokumento oficiale sendata al sendinto de poŝtaĵo, por sciigi, ke la poŝtaĵo transdoniĝis al aŭ ĉe l'adresato.
  • ruledo (roulette, percage, Durchstechung) estas serio da tranĉetoj inter la vicoj de markoj en markofolio, por faciiigi la disigon de la markoj. Ruledo diferencas de truetaro per tio, ke dekomence neniom da papero foriras, male al truetaro; ruledi, ruledita, ruledilo : instrumento por ruledi.
  • segildenta ruledo estas ruledspeco ĉe kiu la entranĉoj similas al segildentoj, formante etajn triangulojn.
  • sekvigi estas sendi poŝtaĵon al adreso alia ol la unue metita, ĉar la adresato lokŝanĝis.
  • senpaga afrankilo estas subskribo aŭ alia signo, kiu liberigas kontraŭ afrankopago.
  • serpentuma ruledo (serpentine perforation, perce en serpentine, schlangenartige Durchstechung) estas ruled-speco, kies entranĉoj formas ondoforman linion. Ankaŭ onduma (wavy, endoyant, wellenformig).
  • spekulativaj estas markoj eldonitaj ne tiom pro poŝtaj bezonoj, kiom por vendi al filatelistoj.
  • streko estas pli-malpli dika linio surpresita sur markon aŭ alian afrankilon por ion nuligi.
  • strio estas longa, mallarĝa peco kun paralelaj randoj; aŭ vico da tri aŭ pliaj markoj, kunigitaj aŭ vertikale aŭ horizontale.
  • sulkumita papero estas papero, kies surfaco prezentas paralelajn alterne frangetojn kaj sulketojn. Tion oni rezultigas pasigante la paperon tra ruloj kun enĉizitaj etaj sulkoj.
  • supre kolorita estas papero kolorita nur sur la flanko portanta la markobildon, ne trakolorita.
  • sur kovraĵo kvalifikas markon ankoraŭ gluitan sur koverto aŭ alia kovraĵo de poŝtaĵo, kiu poŝtvojiris.
  • sur peco de kovraĵo kvalifikas pecon de poŝtokovraĵo surhavanta markon.
  • surpreso estas preso farita sur markon aŭ alian afrankilon por utiligi ĝin alie ol laŭ la originala celo; ekz. ŝanĝi la valoron, taŭgigi hejmlandan markon por kolonio, signi ŝanĝon de regnoformo ktp. Surpresi, surpresita.
  • surskribo estas la vortoj aperantaj sur afrankilo.
Marko stampita per stampilo en Arcachon en 1926.
  • surstampo estas sama signifo kiel surpreso, nur la ŝanĝo fariĝas per stampilo anstataŭ per presmaŝino.
  • tetbeŝa paro (tete-beche, Kehrdruck) estas du kunestantaj markoj, unu el kiuj aperas renversita rilate al la dua.
  • trakolor(it)a papero estas papero, kies tuta ŝtofo koloriĝis, do prezentanta la koloron egale ambaŭflanke.
  • treso estas reliefa presaĵo sur klapo de koverto.
  • truetaro estas serio da maŝinfaritaj truetoj inter la vicoj de markoj en markofolio, por faciligi la disigon de la markoj. Por la diferenco inter truetaro kaj ruledo vidu en ruledo; trueti, truetita, truetilo
  • truetaro nepenetrinta (blind perforation, Blindzähnung) ne penetris la paperon.
  • truetmezurilo, odontometro (perforation gauge, odontometre, Zähnungsmesser) estas karto kun vicoj da diversinterspacaj presitaj punktoj, kie oni metas la truetparton de marko, por konstati la nombron de la truetoj en spaco de du centimetroj (konvencie fiksita longo).
  • tubpoŝto (pneumatic post, poste pneumatique, Rohrpost) estas sistemo da tuboj, tra kiuj leteroj kaj aliaj poŝtaĵoj transmoviĝas al diversaj lokoj per aerpremo.
  • Universala Poŝtligo (Universal Postal Union, Union Postale Universelle, Weltpostverein) estas asocio el plej da civilizitaj landoj por fari komunajn aranĝojn por la poŝto internacia.
  • valorcifero (numeral of value, chiffre de valeur, Wert-ziffer) estas cifero esprimanta la nominalan valoron de afrankilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herbert M. Scott, L.K., Filatela Terminaro. Esperanto, angla, franca, germana, kun difinoj en Esperanto, 1928, Heroldo de Esperanto, Horrem bei Köln (Germ.), 47 pp. Kun reeldono de 1945.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]